-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
9
|2 Crónicas 19:9|
Kaj li ordonis al ili jene:Tiele agu en timo antaux la Eternulo, en fideleco kaj kun pura koro:
-
10
|2 Crónicas 19:10|
en cxiu jugxa disputo, kiu venos antaux vin de viaj fratoj, kiuj logxas en siaj urboj, cxu pri afero de sango, cxu pri religia preskribo, ordono, legxoj, aux decidoj, klarigu al ili, por ke ili ne kulpigxu antaux la Eternulo kaj por ke ne falu kolero sur vin kaj sur viajn fratojn; tiel agu, tiam vi ne farigxos kulpaj.
-
11
|2 Crónicas 19:11|
Kaj jen la cxefpastro Amarja estas super vi en cxiu afero koncernanta la Eternulon, kaj Zebadja, filo de Isxmael, la princo el la domo de Jehuda, en cxiu afero koncernanta la regxon, kaj la Levidojn vi havas antaux vi kiel oficistojn. Tenu vin forte kaj agadu, kaj la Eternulo estos kun la bonulo.
-
1
|2 Crónicas 20:1|
Post tio la Moabidoj kaj la Amonidoj, kaj kun ili ankaux najbaroj de la Amonidoj, iris milite kontraux Jehosxafaton.
-
2
|2 Crónicas 20:2|
Kaj oni venis kaj raportis al Jehosxafat, dirante:Venis kontraux vin granda multo da homoj de trans la maro, el Sirio; kaj jen ili nun estas en HXacacon-Tamar, tio estas en En-Gedi.
-
3
|2 Crónicas 20:3|
Jehosxafat ektimis, kaj decidis turni sin al la Eternulo. Kaj li proklamis faston en la tuta Judujo.
-
4
|2 Crónicas 20:4|
Kaj kunvenis la Judoj, por peti la Eternulon; el cxiuj urboj de Judujo ili venis, por peti la Eternulon.
-
5
|2 Crónicas 20:5|
Jehosxafat starigxis inter la komunumo de Judujo kaj Jerusalem en la domo de la Eternulo, antaux la nova korto.
-
6
|2 Crónicas 20:6|
Kaj li diris:Ho Eternulo, Dio de niaj patroj! Vi estas ja Dio en la cxielo, kaj Vi regas super cxiuj regnoj de la nacioj, en Via mano estas forto kaj potenco, kaj neniu povas kontrauxstari al Vi.
-
7
|2 Crónicas 20:7|
Vi, nia Dio, forpelis ja la logxantojn de cxi tiu lando antaux Via popolo Izrael, kaj donis gxin al la idaro de Abraham, Via amanto, por cxiam.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16