-
-
Esperanto
-
-
11
|2 Samuel 10:11|
Kaj li diris:Se la Sirianoj superfortos min, tiam vi donos al mi helpon; sed se la Amonidoj superfortos vin, tiam mi iros, por helpi vin.
-
12
|2 Samuel 10:12|
Estu kuragxa, kaj ni tenu nin forte por nia popolo kaj por la urboj de nia Dio; kaj la Eternulo faru tion, kio placxos al Li.
-
13
|2 Samuel 10:13|
Kaj Joab, kun la popolo, kiu estis kun li, komencis la batalon kontraux la Sirianoj; kaj cxi tiuj forkuris antaux li.
-
14
|2 Samuel 10:14|
Kiam la Amonidoj vidis, ke la Sirianoj forkuris, ili ankaux forkuris antaux Abisxaj, kaj foriris en la urbon. Tiam Joab returnis sin de la Amonidoj, kaj venis Jerusalemon.
-
15
|2 Samuel 10:15|
Kiam la Sirianoj vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili kolektigxis en unu loko.
-
16
|2 Samuel 10:16|
Kaj Hadadezer sendis, kaj elirigis la Sirianojn transriverajn; kaj ili venis en HXelamon; kaj SXobahx, militestro de Hadadezer, ilin kondukis.
-
17
|2 Samuel 10:17|
Kiam tio estis raportita al David, li kolektis cxiujn Izraelidojn, kaj transiris Jordanon kaj venis en HXelamon. Kaj la Sirianoj arangxis sin kontraux David kaj ekbatalis kontraux li.
-
18
|2 Samuel 10:18|
Kaj la Sirianoj forkuris antaux Izrael, kaj David mortigis el la Sirianoj sepcent cxaristojn kaj kvardek mil rajdantojn; ankaux SXobahxon, la militestron, li frapis, kaj tiu mortis tie.
-
19
|2 Samuel 10:19|
Kiam cxiuj regxoj, kiuj servis Hadadezeron, vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili faris pacon kun la Izraelidoj kaj submetigxis al ili. Kaj la Sirianoj timis helpi plu al la Amonidoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10