-
-
Esperanto
-
-
1
|2 Samuel 7:1|
Kiam la regxo logxis en sia domo, kaj la Eternulo donis al li ripozon rilate cxiujn liajn malamikojn cxirkauxe,
-
2
|2 Samuel 7:2|
la regxo diris al la profeto Natan:Vidu, mi logxas en domo cedroligna, kaj la kesto de Dio restas inter tapisxoj.
-
3
|2 Samuel 7:3|
Kaj Natan diris al la regxo:CXion, kio estas en via koro, iru kaj faru, cxar la Eternulo estas kun vi.
-
4
|2 Samuel 7:4|
Sed en tiu sama nokto aperis vorto de la Eternulo al Natan, dirante:
-
5
|2 Samuel 7:5|
Iru, kaj diru al Mia servanto David:Tiele diris la Eternulo:CXu vi konstruos al Mi domon por Mia logxado?
-
6
|2 Samuel 7:6|
CXar Mi ne logxis en domo de post tiu tago, kiam Mi elkondukis la Izraelidojn el Egiptujo, gxis la nuna tempo; sed Mi migradis en tendo kaj en tabernaklo.
-
7
|2 Samuel 7:7|
Kien ajn Mi iris kun cxiuj Izraelidoj, cxu Mi diris ecx unu vorton al iu el la triboj de Izrael, al kiu Mi ordonis pasxti Mian popolon Izrael, dirante:Kial vi ne konstruis por Mi cedrolignan domon?
-
8
|2 Samuel 7:8|
Kaj nun diru jenon al Mia servanto David:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Mi prenis vin el sxafejo, de sxafoj, por ke vi estu estro super Mia popolo Izrael;
-
9
|2 Samuel 7:9|
kaj Mi estis kun vi cxie, kien vi iris; kaj Mi ekstermis cxiujn viajn malamikojn antaux vi, kaj Mi faris al vi grandan nomon, egalan al la nomoj de la potenculoj sur la tero;
-
10
|2 Samuel 7:10|
kaj Mi arangxis lokon por Mia popolo Izrael; kaj Mi plantis gxin, ke gxi logxu trankvile sur sia loko kaj ne tremu plu; kaj malbonuloj ne plu premos gxin, kiel antauxe;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 17-19