-
-
Esperanto
-
-
1
|2 Samuel 6:1|
Kaj denove David kolektis cxiujn elektitojn en Izrael, tridek mil.
-
2
|2 Samuel 6:2|
Kaj David, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, levigxis kaj iris el Baale-Jehuda, por venigi de tie la keston de Dio, kiu estas nomata per la nomo de la Eternulo Cebaot, kiu sidas sur la keruboj.
-
3
|2 Samuel 6:3|
Kaj oni veturigis la keston de Dio sur nova veturilo, kaj prenis gxin el la domo de Abinadab, kiu estis en Gibea. Kaj Uza kaj Ahxjo, filoj de Abinadab, kondukis la novan veturilon.
-
4
|2 Samuel 6:4|
Kaj oni prenis gxin el la domo de Abinadab en Gibea kun la kesto de Dio, kaj Ahxjo iris antaux la kesto.
-
5
|2 Samuel 6:5|
Kaj David kaj la tuta domo de Izrael ludis antaux la Eternulo per cxiaj instrumentoj el cipreso, per harpoj, psalteroj, tamburinoj, sistroj, kaj cimbaloj.
-
6
|2 Samuel 6:6|
Kiam ili venis al la drasxejo de Nahxon, Uza etendis sian manon al la kesto de Dio kaj ekkaptis gxin, cxar la bovoj klinpusxis gxin.
-
7
|2 Samuel 6:7|
Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Uza, kaj Dio mortigis lin tie pro la peko, kaj li mortis tie apud la kesto de Dio.
-
8
|2 Samuel 6:8|
Kaj afliktigxis David pro tio, ke la Eternulo frapis Uzan, kaj li donis al tiu loko la nomon Perec-Uza, gxis la nuna tago.
-
9
|2 Samuel 6:9|
Kaj ektimis David la Eternulon en tiu tago, kaj diris:Kiamaniere venos al mi la kesto de la Eternulo?
-
10
|2 Samuel 6:10|
Kaj David ne volis transportigi al si la keston de la Eternulo en la urbon de David, kaj David direktis gxin en la domon de Obed-Edom, la Gatano.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13