-
-
Esperanto
-
-
1
|2 Samuel 5:1|
Kaj venis cxiuj triboj de Izrael al David en HXebronon, kaj diris jene:Jen ni estas via osto kaj via karno;
-
2
|2 Samuel 5:2|
jam antauxe, kiam Saul estis regxo super ni, vi estis la elkondukanto kaj enkondukanto de Izrael; kaj la Eternulo diris al vi:Vi pasxtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos la estro super Izrael.
-
3
|2 Samuel 5:3|
Kaj venis cxiuj plejagxuloj de Izrael al la regxo en HXebronon, kaj la regxo David faris kun ili interligon en HXebron antaux la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon regxo super Izrael.
-
4
|2 Samuel 5:4|
La agxon de tridek jaroj havis David, kiam li farigxis regxo; kvardek jarojn li regxis.
-
5
|2 Samuel 5:5|
En HXebron li regxis super Jehuda sep jarojn kaj ses monatojn, kaj en Jerusalem li regxis tridek tri jarojn super la tuta Izrael kaj Jehuda.
-
6
|2 Samuel 5:6|
Kaj la regxo kun siaj viroj iris al Jerusalem, kontraux la Jebusidojn, la logxantojn de tiu lando. Sed ili diris al David:Vi ne eniros cxi tien, cxar blinduloj kaj lamuloj vin rebatos; tio signifis:David ne venos cxi tien.
-
7
|2 Samuel 5:7|
Sed David venkoprenis la fortikajxon Cion, tio estas, la urbon de David.
-
8
|2 Samuel 5:8|
Kaj David diris en tiu tago:CXiu, kiu frapas la Jebusidojn, ekstermu la akvotubojn, kaj la blindulojn kaj la lamulojn, kiujn malamas la animo de David. Tial oni diras:Blindulo kaj lamulo ne venos en la domon.
-
9
|2 Samuel 5:9|
Kaj David eklogxis en la fortikajxo, kaj donis al gxi la nomon:Urbo de David. Kaj David konstruis cxirkauxe, komencante de Milo kaj internen.
-
10
|2 Samuel 5:10|
Kaj David farigxadis cxiam pli kaj pli granda; kaj la Eternulo, Dio Cebaot, estis kun li.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13