-
-
Esperanto
-
-
1
|2 Samuel 20:1|
Trovigxis tie viro malbonaga, kies nomo estis SXeba, filo de Bihxri, Benjamenido; li ekblovis per trumpeto, kaj diris:Ni ne havas parton en David, ni ne havas heredajxon en la filo de Jisxaj:iru, Izraelidoj, cxiu en sian tendon.
-
2
|2 Samuel 20:2|
Kaj cxiuj Izraelidoj foriris de David, kaj sekvis SXeban, filon de Bihxri; sed la Judoj restis fidelaj al sia regxo, de Jordan gxis Jerusalem.
-
3
|2 Samuel 20:3|
Kiam David venis en sian domon en Jerusalem, la regxo prenis la dek kromvirinojn, kiujn li restigis, por gardi la domon, kaj metis ilin en gardejon; li donadis al ili vivrimedojn, sed li ne envenadis al ili. Kaj ili restis sxlositaj gxis la tago de sia morto, vivante kiel vidvinoj.
-
4
|2 Samuel 20:4|
Kaj la regxo diris al Amasa:Kunvoku al mi la Judojn por la tria tago, kaj vi ankaux venu cxi tien.
-
5
|2 Samuel 20:5|
Amasa iris, por kunvoki la Judojn; sed li malfruis la templimon, kiu estis destinita al li.
-
6
|2 Samuel 20:6|
Tiam David diris al Abisxaj:Nun SXeba, filo de Bihxri, faros al ni pli da malbono, ol Absxalom; prenu do vi la servantojn de via sinjoro, kaj postkuru lin, por ke li ne trovu fortikigitajn urbojn kaj ne sxirmu sin kontraux niaj okuloj.
-
7
|2 Samuel 20:7|
Kaj eliris post li la viroj de Joab kaj la Keretidoj kaj la Peletidoj kaj cxiuj fortuloj; kaj ili eliris el Jerusalem, por postkuri SXeban, filon de Bihxri.
-
8
|2 Samuel 20:8|
Kiam ili estis cxe la granda sxtono, kiu trovigxas en Gibeon, Amasa venis antaux ilin. Joab havis sur si striktan veston, kaj sur gxi estis zonita glavo, kiu pendis en la glavingo cxe lia lumbo kaj facile povis eliri kaj eniri.
-
9
|2 Samuel 20:9|
Kaj Joab diris al Amasa:Kiel vi fartas, mia frato? Kaj per la dekstra mano Joab prenis la barbon de Amasa, por kisi lin.
-
10
|2 Samuel 20:10|
Amasa ne atentis la glavon, kiu estis en la mano de Joab; kaj cxi tiu frapis lin per gxi en la ventron tiel, ke liaj internajxoj elsxutigxis sur la teron, kaj sen ripetita frapo li mortis. Poste Joab kaj lia frato Abisxaj postkuris SXeban, filon de Bihxri.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7