-
-
Esperanto
-
-
11
|2 Samuel 20:11|
CXe la mortigito staris viro el la servantoj de Joab, kaj diris:Kiu amas Joabon kaj kiu estas por David, tiu sekvu Joabon.
-
12
|2 Samuel 20:12|
Amasa kusxis rulita en sango meze de la vojo. Kiam tiu viro vidis, ke cxiuj haltadis, li fortrenis Amasan de la vojo sur la kampon kaj jxetis sur lin veston, cxar li vidis, ke cxiu, kiu venis al li, haltis.
-
13
|2 Samuel 20:13|
Kiam li estis forigita for de la vojo, cxiuj iris post Joab, por postkuri SXeban, filon de Bihxri.
-
14
|2 Samuel 20:14|
CXi tiu trairis cxiujn tribojn de Izrael, gxis Abel kaj Bet-Maahxa, kaj cxiuj Beriidoj; kaj oni kolektigxis, kaj sekvis lin.
-
15
|2 Samuel 20:15|
Kaj ili venis, kaj eksiegxis lin en Abel-Bet-Maahxa, kaj sxutis cxirkaux la urbo remparon, kiu atingis la muron; kaj la tuta popolo, kiu estis kun Joab, komencis detrui, por faligi la muron.
-
16
|2 Samuel 20:16|
Tiam ekkriis unu sagxa virino el la urbo:Auxskultu, auxskultu; diru, mi petas, al Joab, ke li alproksimigxu cxi tien, por ke mi parolu kun li.
-
17
|2 Samuel 20:17|
Kiam li alproksimigxis al sxi, la virino diris:CXu vi estas Joab? Li respondis:Mi. Kaj sxi diris al li:Auxskultu la vortojn de via sklavino. Li respondis:Mi auxskultas.
-
18
|2 Samuel 20:18|
Tiam sxi diris:En antauxaj tempoj oni diradis:Demandu la Abelanojn, kaj konforme al tio decidu.
-
19
|2 Samuel 20:19|
Mi estas unu el la pacemaj kaj fidelaj urboj de Izrael; vi volas ruinigi urbon kaj patrinon en Izrael; por kio vi volas ekstermi posedajxon de la Eternulo?
-
20
|2 Samuel 20:20|
Tiam Joab respondis kaj diris:Mi tute, tute ne intencas ekstermi kaj ruinigi;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10