-
-
Esperanto
-
-
11
|2 Samuel 5:11|
Kaj HXiram, regxo de Tiro, sendis senditojn al David, kaj cedrajn arbojn, kaj cxarpentistojn kaj masonistojn; kaj ili konstruis domon al David.
-
12
|2 Samuel 5:12|
Kaj David konsciis, ke la Eternulo fortikigis lin kiel regxon super Izrael, kaj ke Li altigis lian regnon pro Sia popolo Izrael.
-
13
|2 Samuel 5:13|
Kaj David prenis ankoraux kromvirinojn kaj edzinojn el Jerusalem post sia veno el HXebron. Kaj naskigxis al David ankoraux filoj kaj filinoj.
-
14
|2 Samuel 5:14|
Jen estas la nomoj de tiuj, kiuj naskigxis al li en Jerusalem:SXamua kaj SXobab kaj Natan kaj Salomono
-
15
|2 Samuel 5:15|
kaj Jibhxar kaj Elisxua kaj Nefeg kaj Jafia
-
16
|2 Samuel 5:16|
kaj Elisxama kaj Eljada kaj Elifelet.
-
17
|2 Samuel 5:17|
Kiam la Filisxtoj auxdis, ke oni sanktoleis Davidon regxo super Izrael, cxiuj Filisxtoj iris, por sercxi Davidon. David auxdis pri tio, kaj eniris en la fortikajxon.
-
18
|2 Samuel 5:18|
Kaj la Filisxtoj venis kaj okupis lokon en la valo Refaim.
-
19
|2 Samuel 5:19|
Kaj David demandis la Eternulon, dirante:CXu mi iru kontraux la Filisxtojn? cxu Vi transdonos ilin en mian manon? Kaj la Eternulo diris al David:Iru, cxar Mi certe transdonos la Filisxtojn en vian manon.
-
20
|2 Samuel 5:20|
Tiam David venis al la loko Baal-Peracim, kaj David tie venkobatis ilin; kaj li diris:La Eternulo disbatis miajn malamikojn antaux mi, kiel oni disbatas akvon. Tial oni donis al tiu loko la nomon Baal-Peracim.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13