-
-
Esperanto
-
-
11
|2 Samuel 7:11|
kaj de post tiu tempo, kiam Mi starigis jugxistojn super Mia popolo Izrael kaj donis al vi trankvilecon rilate cxiujn viajn malamikojn, la Eternulo sciigis al vi, ke domon konstruos al vi la Eternulo.
-
12
|2 Samuel 7:12|
Kiam finigxos viaj tagoj kaj vi kusxigxos kun viaj patroj, Mi starigos post vi vian idon, kiu eliros el via ventro; kaj Mi fortikigos lian regnon.
-
13
|2 Samuel 7:13|
Li konstruos domon al Mia nomo; kaj Mi fortikigos la tronon de lia regno por eterne.
-
14
|2 Samuel 7:14|
Mi estos al li patro, kaj li estos al Mi filo; se li faros malbonagon, Mi punos lin per vergo de homoj kaj per batoj de homoj.
-
15
|2 Samuel 7:15|
Kaj Mia favorkoreco ne deturnigxos de li, kiel Mi deturnis gxin de Saul, kiun Mi forigis antaux vi.
-
16
|2 Samuel 7:16|
Kaj fidinda estos via domo kaj via regno eterne antaux vi; via trono estos fortikigita por eterne.
-
17
|2 Samuel 7:17|
Konforme al cxiuj cxi tiuj vortoj kaj konforme al cxi tiu tuta vizio Natan parolis al David.
-
18
|2 Samuel 7:18|
Kaj venis la regxo David kaj sidigxis antaux la Eternulo, kaj diris:Kiu estas mi, mia Sinjoro, ho Eternulo, kaj kio estas mia domo, ke Vi venigis min gxis cxi tie?
-
19
|2 Samuel 7:19|
Sed ecx tio estis nesuficxa antaux Vi, mia Sinjoro, ho Eternulo, kaj Vi parolis pri la domo de Via sklavo ecx por la malproksima estonteco, laux la maniero de homo, mia Sinjoro, ho Eternulo.
-
20
|2 Samuel 7:20|
Kion pli David povas diri al Vi? Vi konas ja Vian sklavon, mia Sinjoro, ho Eternulo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 25-27