-
-
Esperanto
-
-
11
|2 Samuel 11:11|
Kaj Urija respondis al David:La kesto kaj Izrael kaj Jehuda trovigxas en tendoj, kaj mia sinjoro Joab kaj la servantoj de mia sinjoro bivakas sur la kampo; kaj cxu mi irus en mian domon, por mangxi kaj trinki, kaj kusxi kun mia edzino? mi jxuras per via vivo kaj per la vivo de via animo, ke mi ne faros tion.
-
12
|2 Samuel 11:12|
Tiam David diris al Urija:Restu cxi tie ankoraux hodiaux, kaj morgaux mi forliberigos vin. Kaj Urija restis en Jerusalem tiun tagon kaj la sekvantan.
-
13
|2 Samuel 11:13|
Kaj David invitis lin, ke li mangxu kaj trinku cxe li, kaj ebriigis lin. Vespere li eliris, por dormi sur sia kusxejo kun la servantoj de sia sinjoro, sed en sian domon li ne iris.
-
14
|2 Samuel 11:14|
Matene David skribis leteron al Joab, kaj sendis gxin per Urija.
-
15
|2 Samuel 11:15|
Kaj en la letero li skribis jenon:Metu Urijan en la fronton de la plej forta batalo, kaj deturnigxu de li, ke li estu frapita kaj mortu.
-
16
|2 Samuel 11:16|
Tial, kiam Joab siegxis la urbon, li metis Urijan sur la lokon, pri kiu li sciis, ke tie estas la plej fortaj viroj.
-
17
|2 Samuel 11:17|
Kiam la logxantoj de la urbo eliris kaj ekbatalis kontraux Joab, falis kelka nombro el la servantoj de David; kaj mortis ankaux Urija, la HXetido.
-
18
|2 Samuel 11:18|
Joab sendis kaj raportigis al David cxiujn cirkonstancojn de la batalo.
-
19
|2 Samuel 11:19|
Kaj al la sendito li donis jenan ordonon:Kiam vi finos raporti al la regxo cxiujn cirkonstancojn de la batalo,
-
20
|2 Samuel 11:20|
kaj la regxo ekkoleros, kaj diros:Kial vi alproksimigxis al la urbo, por batali? cxu vi ne sciis, ke oni pafos de la muro?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10