-
-
Esperanto
-
-
21
|2 Samuel 12:21|
Tiam diris al li liaj servantoj:Kion signifas tio, kion vi faris? dum la infano estis ankoraux vivanta, vi fastis kaj ploris; kaj kiam la infano mortis, vi levigxis kaj mangxis!
-
22
|2 Samuel 12:22|
Kaj li respondis:Dum la infano ankoraux vivis, mi fastis kaj ploris; cxar mi pensis:Kiu scias? eble la Eternulo indulgos min kaj la infano vivos.
-
23
|2 Samuel 12:23|
Sed nun gxi mortis; por kio do mi fastos? cxu mi povas ankoraux revenigi gxin? mi iros al gxi, sed gxi ne revenos al mi.
-
24
|2 Samuel 12:24|
Kaj David konsolis sian edzinon Bat-SXeba, kaj envenis al sxi kaj kusxis kun sxi; kaj sxi naskis filon, kaj li donis al li la nomon Salomono; kaj la Eternulo lin amis.
-
25
|2 Samuel 12:25|
Kaj li transdonis lin en la manojn de la profeto Natan; cxi tiu donis al li la nomon Jedidja, pro la Eternulo.
-
26
|2 Samuel 12:26|
Joab ekmilitis kontraux Raba de la Amonidoj, kaj venkoprenis la regxan urbon.
-
27
|2 Samuel 12:27|
Kaj Joab sendis senditojn al David, kaj dirigis:Mi militis kontraux Raba, kaj mi venkoprenis la urbon de akvoj;
-
28
|2 Samuel 12:28|
nun kolektu la reston de la popolo, kaj siegxu la urbon kaj prenu gxin; cxar alie, se mi prenus la urbon, oni nomus gxin per mia nomo.
-
29
|2 Samuel 12:29|
Tiam David kolektis la tutan popolon, kaj iris al Raba, kaj militis kontraux gxi kaj prenis gxin.
-
30
|2 Samuel 12:30|
Kaj li prenis la kronon de Malkam de lia kapo; gxi havis la pezon de kikaro da oro; en gxi estis multekosta sxtono, kiu transiris sur la kapon de David. Kaj da militakirajxo li elportis el la urbo tre multe.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10