-
-
Esperanto
-
-
31
|2 Samuel 13:31|
La regxo levigxis, kaj dissxiris siajn vestojn, kaj kusxigxis sur la tero; kaj cxiuj liaj servantoj staris kun dissxiritaj vestoj.
-
32
|2 Samuel 13:32|
Tiam ekparolis Jonadab, filo de SXimea, frato de David, kaj diris:Mia sinjoro ne diru, ke cxiuj junuloj filoj de la regxo estas mortigitaj; cxar nur Amnon sola mortis; cxar cxe Absxalom tio estis decidita de post la tago, kiam tiu perfortis lian fratinon Tamar.
-
33
|2 Samuel 13:33|
Kaj nun mia sinjoro la regxo ne atentu la famon, kiu diras, ke cxiuj filoj de la regxo mortis; nur Amnon sola mortis.
-
34
|2 Samuel 13:34|
Dume Absxalom forkuris. La gardostaranta servanto levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke multe da homoj iras de la vojo malantauxa laux la deklivo de la monto.
-
35
|2 Samuel 13:35|
Kaj Jonadab diris al la regxo:Jen la filoj de la regxo venas; kiel via sklavo diris, tiel farigxis.
-
36
|2 Samuel 13:36|
Kiam li finis paroli, venis la filoj de la regxo, kaj ili levis sian vocxon kaj ploris; kaj ankaux la regxo kaj cxiuj liaj servantoj ploris per tre granda ploro.
-
37
|2 Samuel 13:37|
Sed Absxalom forkuris, kaj venis al Talmaj, filo de Amihud, regxo de Gesxur. Kaj David funebris pro sia filo dum la tuta tempo.
-
38
|2 Samuel 13:38|
Absxalom forkuris, kaj iris Gesxuron, kaj restis tie dum tri jaroj.
-
39
|2 Samuel 13:39|
Kaj la regxo David forte sopiris al Absxalom; cxar li konsoligxis pri la morto de Amnon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13