-
-
Esperanto
-
-
1
|2 Samuel 14:1|
Joab, filo de Ceruja, rimarkis, ke la koro de la regxo plifavorigxis por Absxalom.
-
2
|2 Samuel 14:2|
Kaj Joab sendis en Tekoan kaj venigis de tie sagxan virinon, kaj diris al sxi:SXajnigu vin funebranta kaj metu sur vin funebrajn vestojn, kaj ne sxmiru vin per oleo, kaj estu kiel virino, kiu jam de longe funebras pro mortinto;
-
3
|2 Samuel 14:3|
kaj venu al la regxo, kaj diru al li jenon; kaj Joab inspiris al sxi, kion sxi devas diri.
-
4
|2 Samuel 14:4|
Kaj la virino el Tekoa ekparolis al la regxo, kaj jxetis sin vizagxaltere kaj adorklinigxis, kaj diris:Helpu min, ho regxo!
-
5
|2 Samuel 14:5|
Kaj la regxo diris al sxi:Kio estas al vi? Kaj sxi respondis:Ho ve, mi estas vidvino, mia edzo mortis.
-
6
|2 Samuel 14:6|
Sed via sklavino havis du filojn; ili ambaux ekkverelis sur la kampo, kaj cxar estis inter ili neniu savanto, unu frapis la alian kaj mortigis lin.
-
7
|2 Samuel 14:7|
Kaj jen levigxis kontraux vian sklavinon la tuta familio, dirante:Eldonu la fratmortiginton, por ke ni mortigu lin pro la animo de lia frato, kiun li mortigis, kaj ni ekstermu ankaux la heredanton. Tiel ili volas estingi mian karbon, kiu ankoraux restis, por ne restigi al mia edzo nomon nek ian restajxon sur la tero.
-
8
|2 Samuel 14:8|
Tiam la regxo diris al la virino:Iru hejmen, kaj mi donos ordonon pri vi.
-
9
|2 Samuel 14:9|
Sed la virino el Tekoa diris al la regxo:Sur mi, mia sinjoro, ho regxo, estu la krimo, kaj sur la domo de mia patro; sed la regxo kaj lia trono estas senkulpaj.
-
10
|2 Samuel 14:10|
Kaj la regxo diris:Alkonduku al mi tiun, kiu parolas kontraux vi, kaj li ne plu tusxos vin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10