-
-
Esperanto
-
-
1
|2 Samuel 15:1|
Post tio Absxalom havigis al si cxaron kaj cxevalojn kaj kvindek virojn, kiuj kuradis antaux li.
-
2
|2 Samuel 15:2|
Kaj Absxalom levigxadis frue, kaj starigxadis cxe la vojo al la pordego; kaj cxiun homon, kiu havis plendon kaj iris al la regxo por jugxo, Absxalom vokis al si, kaj diris al li:El kiu urbo vi estas? Kaj kiam tiu respondis:Via sklavo estas el tiu aux tiu tribo de Izrael,
-
3
|2 Samuel 15:3|
Absxalom diris al li:Via afero estas bona kaj justa, sed ne ekzistas por vi auxskultanto cxe la regxo.
-
4
|2 Samuel 15:4|
Kaj plue Absxalom parolis:Ho, kiu farus min jugxisto en la lando, por ke al mi venu cxiu homo, kiu havas plendon aux jugxan aferon, kaj por ke mi faru al li juston!
-
5
|2 Samuel 15:5|
Kaj kiam iu alproksimigxis, por adorklinigxi antaux li, li etendis sian manon, kaptis lin, kaj kisis lin.
-
6
|2 Samuel 15:6|
Tiel Absxalom agis kun cxiuj Izraelidoj, kiuj iris por jugxo al la regxo; kaj Absxalom sxtele allogis al si la korojn de la Izraelidoj.
-
7
|2 Samuel 15:7|
Atinginte la agxon de kvardek jaroj, Absxalom diris al la regxo:Permesu al mi iri kaj plenumi en HXebron mian sanktan promeson, kiun mi faris al la Eternulo;
-
8
|2 Samuel 15:8|
cxar sanktan promeson faris via sklavo, kiam mi estis en Gesxur en Sirio, nome:Se la Eternulo revenigos min en Jerusalemon, mi faros oferon al la Eternulo.
-
9
|2 Samuel 15:9|
Kaj la regxo diris al li:Iru en paco. Kaj li levigxis, kaj iris HXebronon.
-
10
|2 Samuel 15:10|
Kaj Absxalom sendis esplorrigardantojn al cxiuj triboj de Izrael kun la sekvanta instrukcio:Kiam vi auxdos la sonon de trumpeto, tiam diru:Absxalom farigxis regxo en HXebron.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13