-
-
Esperanto
-
-
11
|2 Samuel 16:11|
Kaj David diris al Abisxaj kaj al cxiuj siaj servantoj:Jen mia filo, kiu eliris el mia interno, atencas mian animon; tiom pli tion povas fari nun la Benjamenido; lasu lin, kaj li insultu, cxar la Eternulo tion ordonis al li.
-
12
|2 Samuel 16:12|
Eble la Eternulo vidos mian mizeron, kaj la Eternulo repagos al mi bonon anstataux lia hodiauxa insultado.
-
13
|2 Samuel 16:13|
Kaj David kun siaj homoj dauxrigis sian vojon. Kaj SXimei iris laux la deklivo de la monto, kontraux li, iris kaj insultis, jxetadis sxtonojn sur lin, kaj sxutadis sur lin teron.
-
14
|2 Samuel 16:14|
La regxo kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, venis lacaj kaj ripozis tie.
-
15
|2 Samuel 16:15|
Dume Absxalom kaj cxiuj Izraelidoj venis en Jerusalemon, kaj Ahxitofel kun li.
-
16
|2 Samuel 16:16|
Kiam HXusxaj, la Arkano, amiko de David, venis al Absxalom, li diris al Absxalom:Vivu la regxo! vivu la regxo!
-
17
|2 Samuel 16:17|
Kaj Absxalom diris al HXusxaj:Tia estas via amo al via amiko! kial vi ne iris kun via amiko?
-
18
|2 Samuel 16:18|
Sed HXusxaj respondis al Absxalom:Ne, sed kiun elektis la Eternulo kaj cxi tiu popolo kaj cxiuj Izraelidoj, al tiu mi apartenos, kaj kun li mi restos.
-
19
|2 Samuel 16:19|
Due, kiun mi servos? cxu ne lian filon? kiel mi servis vian patron, tiel mi estos al vi.
-
20
|2 Samuel 16:20|
Tiam Absxalom diris al Ahxitofel:Konsiligxu inter vi, kion ni devas fari.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13