-
-
Esperanto
-
-
11
|2 Samuel 18:11|
Kaj Joab diris al la homo, kiu raportis al li:Se vi vidis, kial do vi ne batis lin tie sur la teron? mi donus al vi dek argxentajn monerojn kaj unu zonon.
-
12
|2 Samuel 18:12|
Sed la homo diris al Joab:Se vi donus en miajn manojn ecx mil argxentajn monerojn, mi ne etendus mian manon kontraux la filo de la regxo; cxar antaux niaj oreloj la regxo ordonis al vi kaj al Abisxaj kaj al Itaj, dirante:Gardu al mi la junulon Absxalom.
-
13
|2 Samuel 18:13|
Kaj se mi farus falsajxon kontraux mia animo, nenio kasxigxus antaux la regxo, kaj vi starus flanke.
-
14
|2 Samuel 18:14|
Joab diris:Mi ne perdos tempon kun vi. Kaj li prenis en sian manon tri lancojn, kaj enpikis ilin en la koron de Absxalom, kiam cxi tiu ankoraux estis vivanta inter la brancxoj de la kverko.
-
15
|2 Samuel 18:15|
Poste dek junuloj armilportistoj de Joab cxirkauxis Absxalomon, batis, kaj mortigis lin.
-
16
|2 Samuel 18:16|
Tiam Joab ekblovis per trumpeto, kaj la popolo cxesis postkuri la Izraelidojn; cxar Joab haltigis la popolon.
-
17
|2 Samuel 18:17|
Kaj oni prenis Absxalomon kaj jxetis lin en la arbaro en grandan kavon, kaj oni metis super li tre grandan amason da sxtonoj; kaj cxiuj Izraelidoj forkuris cxiu al sia tendo.
-
18
|2 Samuel 18:18|
Sed Absxalom ankoraux dum sia vivo starigis al si monumenton, kiu trovigxas en la Valo de la Regxo; cxar li diris:Mi ne havas filon, kiu memorigus pri mia nomo; kaj li nomis la monumenton per sia nomo. Kaj oni nomas gxin gxis nun monumento de Absxalom.
-
19
|2 Samuel 18:19|
Ahximaac, filo de Cadok, diris:Mi kuros, kaj sciigos al la regxo, ke la Eternulo faris al li juston kontraux liaj malamikoj.
-
20
|2 Samuel 18:20|
Sed Joab diris al li:Ne bona sciiganto vi estos hodiaux; vi sciigos en alia tago, kaj hodiaux ne sciigu, cxar mortis la filo de la regxo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10