-
-
Esperanto
-
-
11
|2 Samuel 1:11|
Tiam David kaptis siajn vestojn kaj dissxiris ilin, ankaux cxiuj homoj, kiuj estis kun li.
-
12
|2 Samuel 1:12|
Kaj ili funebris kaj ploris kaj fastis gxis la vespero, pro Saul, kaj pro Jonatan, lia filo, kaj pro la popolo de la Eternulo, kaj pro la domo de Izrael, ke ili falis de glavo.
-
13
|2 Samuel 1:13|
Kaj David diris al la junulo, kiu raportis al li:De kie vi estas? Kaj tiu respondis:Mi estas filo de fremdulo Amalekido.
-
14
|2 Samuel 1:14|
Tiam David diris al li:Kiel vi ne timis etendi vian manon, por pereigi la sanktoleiton de la Eternulo?
-
15
|2 Samuel 1:15|
Kaj David alvokis unu el la servantoj, kaj diris:Alproksimigxu, kaj frapu lin. Kaj tiu frapis lin, kaj li mortis.
-
16
|2 Samuel 1:16|
Kaj David diris al li:Via sango estu sur via kapo; cxar via busxo atestas kontraux vi per tio, ke vi diris:Mi mortigis la sanktoleiton de la Eternulo.
-
17
|2 Samuel 1:17|
Kaj David eldiris la sekvantan funebran parolon pri Saul kaj pri lia filo Jonatan
-
18
|2 Samuel 1:18|
(kaj li ordonis instrui al la Judoj la uzadon de pafarko, kiel estas skribite en la libro de la Justulo):
-
19
|2 Samuel 1:19|
La beleco de Izrael estas mortigita sur viaj altajxoj! Kiel falis la herooj!
-
20
|2 Samuel 1:20|
Ne sciigu en Gat, Ne anoncu sur la stratoj de Asxkelon; Por ke ne gxoju la filinoj de la Filisxtoj, Por ke ne gxojkriu la filinoj de la necirkumciditoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13