-
-
Esperanto
-
-
11
|2 Samuel 2:11|
La dauxro de la tempo, dum kiu David estis regxo en HXebron super la domo de Jehuda, estis sep jaroj kaj ses monatoj.
-
12
|2 Samuel 2:12|
Kaj Abner, filo de Ner, kun la servantoj de Isx-Bosxet, filo de Saul, eliris el Mahxanaim en Gibeonon.
-
13
|2 Samuel 2:13|
Kaj Joab, filo de Ceruja, kun la servantoj de David, eliris kaj renkontigxis kun ili cxe la akvejo de Gibeon; kaj sidigxis unuj cxe unu flanko de la akvejo, kaj la aliaj cxe la dua flanko de la akvejo.
-
14
|2 Samuel 2:14|
Kaj Abner diris al Joab:La junuloj levigxu, kaj amuzigxu antaux ni. Kaj Joab diris:Ili levigxu.
-
15
|2 Samuel 2:15|
Kaj levigxis kaj eliris dek du de la flanko de Benjamen kaj de Isx- Bosxet, filo de Saul, kaj dek du el la servantoj de David.
-
16
|2 Samuel 2:16|
Kaj ili kaptis cxiu la kapon de sia kontrauxulo kaj enpikis sian glavon en la flankon de sia kontrauxulo, kaj ili falis kune. Tial oni donis al tiu loko la nomon Kampo de la Fortuloj en Gibeon.
-
17
|2 Samuel 2:17|
Kaj farigxis tre kruela batalo en tiu tago; kaj frapitaj estis Abner kaj la Izraelidoj antaux la servantoj de David.
-
18
|2 Samuel 2:18|
Kaj tie estis tri filoj de Ceruja:Joab kaj Abisxaj kaj Asahel; Asahel estis rapidpieda kiel gazelo sur la kampo.
-
19
|2 Samuel 2:19|
Kaj Asahel postkuris Abneron, kaj, ne flankigxante dekstren nek maldekstren, sekvis Abneron.
-
20
|2 Samuel 2:20|
Abner turnigxis malantauxen, kaj diris:CXu vi estas Asahel? Kaj tiu respondis:Mi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10