-
-
Esperanto
-
-
32
|2 Samuel 3:32|
Kaj oni enterigis Abneron en HXebron; kaj la regxo levis sian vocxon kaj ploris super la tombo de Abner, kaj ploris la tuta popolo.
-
33
|2 Samuel 3:33|
Kaj la regxo eldiris funebran parolon pri Abner, kaj diris: CXu Abner devis morti tiel, kiel mortas malnoblulo?
-
34
|2 Samuel 3:34|
Viaj manoj ne estis ligitaj, kaj viaj piedoj ne estis en katenoj; Vi falis, kiel oni falas de krimuloj. Kaj ankoraux pli ploris pro li la popolo.
-
35
|2 Samuel 3:35|
Poste venis la tuta popolo, por igi Davidon mangxi, dum estis ankoraux tago; sed David jxuris, dirante:Tiel kaj pli punu min Dio, se mi antaux la sunsubiro gustumos panon aux ion ajn.
-
36
|2 Samuel 3:36|
Kaj la tuta popolo tion komprenis; kaj tio placxis al gxi, tiel same, kiel cxio, kion faris la regxo, placxis al la tuta popolo.
-
37
|2 Samuel 3:37|
Kaj eksciis en tiu tago la tuta popolo kaj la tuta Izrael, ke ne de la regxo tio venis, ke oni mortigis Abneron, filon de Ner.
-
38
|2 Samuel 3:38|
Kaj la regxo diris al siaj servantoj:CXu vi ne scias, ke princo kaj grandulo falis hodiaux en Izrael?
-
39
|2 Samuel 3:39|
Sed mi hodiaux estas ankoraux malforta kaj apenaux sanktoleita kiel regxo, kaj tiuj homoj, la filoj de Ceruja, estas pli fortaj ol mi; la Eternulo repagu al la malbonaganto konforme al lia malbonago.
-
1
|2 Samuel 4:1|
Kiam la filo de Saul auxdis, ke mortis Abner en HXebron, tiam liaj manoj mallevigxis kaj la tuta Izrael konsternigxis.
-
2
|2 Samuel 4:2|
Du viroj tacxmentestroj estis cxe la filo de Saul; la nomo de unu estis Baana, kaj la nomo de la dua Rehxab, filoj de Rimon, Beerotano, el la Benjamenidoj; cxar Beerot ankaux estis kalkulata kiel apartenajxo de la Benjamenidoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16