-
-
Esperanto
-
-
21
|2 Samuel 5:21|
Kaj ili lasis tie siajn diojn, kaj forportis ilin David kaj liaj viroj.
-
22
|2 Samuel 5:22|
Kaj denove venis la Filisxtoj kaj okupis lokon en la valo Refaim.
-
23
|2 Samuel 5:23|
Kaj kiam David demandis la Eternulon, Li diris:Ne iru; turnu vin post ilin, kaj venu al ili de la flanko de la morusarboj;
-
24
|2 Samuel 5:24|
kaj kiam vi ekauxdos la sonon de pasxoj sur la supro de la morusarboj, tiam ataku; cxar tiam la Eternulo eliris antaux vi, por frapi la tendaron de la Filisxtoj.
-
25
|2 Samuel 5:25|
Kaj David faris tiel, kiel ordonis al li la Eternulo; kaj li venkobatis la Filisxtojn de Geba gxis Gezer.
-
1
|2 Samuel 6:1|
Kaj denove David kolektis cxiujn elektitojn en Izrael, tridek mil.
-
2
|2 Samuel 6:2|
Kaj David, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, levigxis kaj iris el Baale-Jehuda, por venigi de tie la keston de Dio, kiu estas nomata per la nomo de la Eternulo Cebaot, kiu sidas sur la keruboj.
-
3
|2 Samuel 6:3|
Kaj oni veturigis la keston de Dio sur nova veturilo, kaj prenis gxin el la domo de Abinadab, kiu estis en Gibea. Kaj Uza kaj Ahxjo, filoj de Abinadab, kondukis la novan veturilon.
-
4
|2 Samuel 6:4|
Kaj oni prenis gxin el la domo de Abinadab en Gibea kun la kesto de Dio, kaj Ahxjo iris antaux la kesto.
-
5
|2 Samuel 6:5|
Kaj David kaj la tuta domo de Izrael ludis antaux la Eternulo per cxiaj instrumentoj el cipreso, per harpoj, psalteroj, tamburinoj, sistroj, kaj cimbaloj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16