-
-
Esperanto
-
-
14
|2 Samuel 8:14|
Kaj li starigis en Edomujo garnizonojn, en la tuta Edomujo li starigis garnizonojn; kaj cxiuj Edomidoj submetigxis al David. Kaj la Eternulo helpis al David cxie, kien li iris.
-
15
|2 Samuel 8:15|
Kaj David regxis super la tuta Izrael, kaj David faradis jugxon kaj justecon al sia tuta popolo.
-
16
|2 Samuel 8:16|
Joab, filo de Ceruja, estis estro de la militistaro; Jehosxafat, filo de Ahxilud, estis kronikisto;
-
17
|2 Samuel 8:17|
Cadok, filo de Ahxitub, kaj Ahximelehx, filo de Ebjatar, estis pastroj; kaj Seraja estis skribisto;
-
18
|2 Samuel 8:18|
Benaja, filo de Jehojada, estis super la Keretidoj kaj la Peletidoj; kaj la filoj de David estis pastroj.
-
1
|2 Samuel 9:1|
Kaj David diris:CXu ekzistas ankoraux iu, kiu restis el la domo de Saul, ke mi povu fari al li favorkorajxon pro Jonatan?
-
2
|2 Samuel 9:2|
El la domo de Saul estis servanto, kies nomo estis Ciba; kaj oni vokis lin al David, kaj la regxo diris al li:CXu vi estas Ciba? Kaj tiu respondis:Mi, via sklavo.
-
3
|2 Samuel 9:3|
Tiam la regxo diris:CXu ekzistas ankoraux iu el la domo de Saul, ke mi povu fari al li favorkorajxon en la nomo de Dio? Kaj Ciba diris al la regxo:Ekzistas ankoraux filo de Jonatan, lamulo.
-
4
|2 Samuel 9:4|
Kaj la regxo diris al li:Kie li estas? Kaj Ciba diris al la regxo:Jen li estas en la domo de Mahxir, filo de Amiel, en Lo-Debar.
-
5
|2 Samuel 9:5|
Tiam la regxo David sendis, kaj venigis lin el la domo de Mahxir, filo de Amiel, el Lo-Debar.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16