-
-
Esperanto
-
-
14
|2 Samuel 11:14|
Matene David skribis leteron al Joab, kaj sendis gxin per Urija.
-
15
|2 Samuel 11:15|
Kaj en la letero li skribis jenon:Metu Urijan en la fronton de la plej forta batalo, kaj deturnigxu de li, ke li estu frapita kaj mortu.
-
16
|2 Samuel 11:16|
Tial, kiam Joab siegxis la urbon, li metis Urijan sur la lokon, pri kiu li sciis, ke tie estas la plej fortaj viroj.
-
17
|2 Samuel 11:17|
Kiam la logxantoj de la urbo eliris kaj ekbatalis kontraux Joab, falis kelka nombro el la servantoj de David; kaj mortis ankaux Urija, la HXetido.
-
18
|2 Samuel 11:18|
Joab sendis kaj raportigis al David cxiujn cirkonstancojn de la batalo.
-
19
|2 Samuel 11:19|
Kaj al la sendito li donis jenan ordonon:Kiam vi finos raporti al la regxo cxiujn cirkonstancojn de la batalo,
-
20
|2 Samuel 11:20|
kaj la regxo ekkoleros, kaj diros:Kial vi alproksimigxis al la urbo, por batali? cxu vi ne sciis, ke oni pafos de la muro?
-
21
|2 Samuel 11:21|
kiu mortigis Abimelehxon, filon de Jerubesxet? cxu ne virino jxetis sur lin de la muro muelsxtonon, ke li mortis en Tebec? kial vi alproksimigxis al la muro? tiam diru:Ankaux via servanto Urija, la HXetido, mortis.
-
22
|2 Samuel 11:22|
La sendito iris, kaj venis kaj raportis al David cxion, por kio sendis lin Joab.
-
23
|2 Samuel 11:23|
Kaj la sendito diris al David:Kiam tiuj homoj montrigxis pli fortaj ol ni kaj eliris kontraux nin sur la kampon, ni komencis premi ilin al la enirejo en la pordegon;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16