-
-
Esperanto
-
-
11
|Amós 1:11|
Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Edom kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li persekutis kun glavo sian fraton, ke li sufokis en si la kompaton, ke li sencxese furiozas en sia kolero kaj konservas sian furiozon por cxiam.
-
12
|Amós 1:12|
Mi sendos fajron sur Temanon, kaj gxi ekstermos la palacojn de Bocra.
-
13
|Amós 1:13|
Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de la Amonidoj kaj pro kvar Mi ne indulgos ilin, pro tio, ke ili dishakis gravedulinojn en Gilead, por plivastigi siajn limojn.
-
14
|Amós 1:14|
Mi ekbruligos fajron sur la murego de Raba, kaj gxi ekstermos gxiajn palacojn, kun bruo en la tago de batalo, kun ventego en la tago de malkvieteco.
-
15
|Amós 1:15|
Kaj ilia regxo iros en forkaptitecon, li, kaj kune ankaux liaj eminentuloj, diras la Eternulo.
-
1
|Amós 2:1|
Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Moab kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li forbruligis la ostojn de la regxo de Edom gxis cindreco.
-
2
|Amós 2:2|
Mi sendos fajron sur Moabon, kaj gxi ekstermos la palacojn de Keriot; kaj Moab mortos en tumulto, cxe bruo kaj sonado de trumpeto.
-
3
|Amós 2:3|
Mi ekstermos jugxiston el meze de li, kaj cxiujn liajn eminentulojn Mi mortigos kune kun li, diras la Eternulo.
-
4
|Amós 2:4|
Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Jehuda kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili forpusxis la instruon de la Eternulo, ne observis Liajn legxojn, kaj permesis sin delogigxi per la mensogajxoj, kiujn sekvis iliaj patroj.
-
5
|Amós 2:5|
Mi sendos fajron sur Judujon, kaj gxi ekstermos la palacojn de Jerusalem.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13