- 
			
				
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									14
									 
									 
									|Amós 8:14|
									kiuj nun jxuras per la peko de Samario, kaj diras:Kiel vivas via dio, ho Dan! kiel floras la vojo al Beer-SXeba! ili falos, kaj ne plu relevigxos.									
									    
								 
- 
									
									1
									 
									 
									|Amós 9:1|
									Mi vidis la Eternulon, kiu staris super la altaro; kaj Li diris:Frapu la kapitelon, ke la fostoj ekskuigxu kaj la pecoj falu sur la kapojn de cxiuj;  kaj ilian naskitaron Mi mortigos per glavo, neniu el ili forkuros, neniu el ili savigxos.									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Amós 9:2|
									Ecx se ili enfosus sin en SXeolon, ecx de tie Mia mano ilin prenos; ecx se ili suprenirus en la cxielon, Mi de tie depusxos ilin.									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Amós 9:3|
									Se ili kasxus sin sur la supro de Karmel, Mi tie elsercxos kaj prenos ilin; se ili kasxigxus for de Miaj okuloj sur la fundo de la maro, ecx tie Mi ordonos al la serpento, ke gxi piku ilin.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Amós 9:4|
									Se ili iros en forkaptitecon antaux siaj malamikoj, ankaux tie Mi ordonos al la glavo mortigi ilin. Mi direktos sur ilin Miajn okulojn por malfelicxo,  ne por bono.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Amós 9:5|
									La Sinjoro, la Eternulo Cebaot, ektusxas landon, kaj gxi tiam fandigxas,  kaj cxiuj logxantoj ploras; gxi tuta ekskuigxas kiel lago, mallevigxas kiel la Rivero de Egiptujo.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Amós 9:6|
									Li konstruis Sian logxejon en la cxielo, kaj Sian firmamenton Li fundamentis sur la tero; Li vokas la akvon de la maro kaj versxas gxin sur la teron; Lia nomo estas Eternulo.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Amós 9:7|
									CXu vi ne estas por Mi kiel la Etiopoj, ho Izraelidoj? diras la Eternulo;  cxu Mi ne elkondukis Izraelon el la lando Egipta, la Filisxtojn el Kaftor,  kaj la Sirianojn el Kir?									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Amós 9:8|
									Jen la okuloj de la Sinjoro, la Eternulo, estas direktitaj sur la pekan regnon, kaj Mi ekstermos gxin de sur la tero; tamen ne tute Mi ekstermos la domon de Jakob, diras la Eternulo.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Amós 9:9|
									Jen Mi ordonos, kaj disjxetigos la domon de Izrael inter cxiujn naciojn,  kiel oni disjxetas per kribrilo, kaj ecx unu grajno ne falos sur la teron.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18