-
-
Esperanto
-
-
22
|Amós 5:22|
Kiam vi alportas al Mi bruloferojn kaj viajn farunoferojn, Mi ne akceptas ilin, kaj viajn grasajn dankoferojn Mi ne rigardas.
-
23
|Amós 5:23|
Forigu de Mi la bruon de viaj kantoj, la sonadon de viaj psalteroj Mi ne volas auxskulti.
-
24
|Amós 5:24|
Sed justeco fluu kiel akvo, kaj vero kiel potenca torento.
-
25
|Amós 5:25|
CXu bucxoferojn kaj farunoferojn vi alportadis al Mi en la dezerto dum kvardek jaroj, ho domo de Izrael?
-
26
|Amós 5:26|
Vi portis la tabernaklon de via Molehx, la kolonon de via idolo, la stelon de via dio, kiun vi faris al vi.
-
27
|Amós 5:27|
Tial Mi elpatrujigos vin trans Damaskon, diras la Eternulo, kies nomo estas Dio Cebaot.
-
1
|Amós 6:1|
Ve al la senzorguloj en Cion, kaj al tiuj, kiuj fidas la monton de Samario, al la eminentuloj de la unuauloj inter la nacioj, al kiuj sin turnas la domo de Izrael!
-
2
|Amós 6:2|
Iru al Kalne, kaj rigardu; de tie iru en la grandan HXamat, poste iru al Gat de la Filisxtoj:cxu ili estas pli bonaj ol tiuj regnoj, cxu iliaj limoj estas pli vastaj ol viaj limoj?
-
3
|Amós 6:3|
Tiuj, kiu pensas, ke la tago de malfelicxo estas malproksima, kaj tenas sin proksime de la segxo de maljusteco;
-
4
|Amós 6:4|
kiuj kusxas sur eburaj litoj kaj dorlotas sin sur sia kusxejo, mangxas la plej bonajn sxafojn el la sxafaro kaj bovidojn el la nutrejo;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7