-
-
Esperanto
-
-
1
|Amós 7:1|
Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo:jen Li kreis akridojn en la komenco de kreskado de la postfalcxajxo; la postfalcxajxo aperis post la falcxado por la regxo.
-
2
|Amós 7:2|
Kiam ili finis la mangxadon de la herbo sur la tero, mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo, volu pardoni! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja malgranda.
-
3
|Amós 7:3|
Tiam la Eternulo bedauxris tion:Tio ne estos, diris la Eternulo.
-
4
|Amós 7:4|
Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo:jen la Sinjoro, la Eternulo, proklamis jugxon per fajro, ke gxi ekstermu la grandan abismon kaj ekstermu la kampojn.
-
5
|Amós 7:5|
Kaj mi diris:Ho Sinjoro, ho Eternulo, volu haltigi! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja malgranda.
-
6
|Amós 7:6|
La Eternulo bedauxris ankaux tion:Tio ne estos, diris la Sinjoro, la Eternulo.
-
7
|Amós 7:7|
Li donis al mi tian vizion:jen la Sinjoro staris sur murego vertikala, kaj vertikalon Li tenis en Sia mano.
-
8
|Amós 7:8|
Kaj la Eternulo diris al mi:Kion vi vidas, Amos? Mi respondis:Vertikalon. Kaj la Sinjoro diris:Jen Mi metos vertikalon meze de Mia popolo Izrael; Mi ne plu indulgos gxin;
-
9
|Amós 7:9|
kaj dezertigxos la altajxoj de Isaak, kaj la sanktejoj de Izrael estos ruinigitaj; kaj Mi levos Min kun glavo kontraux la domon de Jerobeam.
-
10
|Amós 7:10|
Amacja, pastro el Bet-El, sendis al Jerobeam, regxo de Izrael, por diri:Amos faras kontraux vi ribelon meze de la domo de Izrael; la lando ne povas toleri cxiujn liajn vortojn;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7