-
-
Esperanto
-
-
11
|Amós 7:11|
cxar tiele diras Amos:Jerobeam mortos de glavo, kaj Izrael estos forkondukita el sia lando.
-
12
|Amós 7:12|
Kaj Amacja diris al Amos:Ho viziisto, iru kaj forkuru en la landon de Jehuda, tie nutru vin, kaj tie profetu;
-
13
|Amós 7:13|
sed en Bet-El ne plu profetu, cxar gxi estas sanktejo de la regxo kaj domo de la regno.
-
14
|Amós 7:14|
Amos respondis kaj diris al Amacja:Mi ne estas profeto, nek filo de profeto, mi estas nur pasxtisto, kaj mi kultivas sikomorojn;
-
15
|Amós 7:15|
sed la Eternulo prenis min de la sxafaro, kaj la Eternulo diris al mi:Iru kaj profetu al Mia popolo Izrael.
-
16
|Amós 7:16|
Kaj nun auxskultu la vorton de la Eternulo:Vi diras:Ne profetu pri Izrael, kaj ne prediku pri la domo de Isaak;
-
17
|Amós 7:17|
tial tiele diras la Eternulo:Via edzino malcxastos en la urbo, viaj filoj kaj viaj filinoj falos de glavo, via tero estos dividita per la sxnuro, kaj vi mortos sur tero malpura; kaj Izrael estos forkondukita el sia lando.
-
1
|Amós 8:1|
Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo:mi vidis korbon kun maturaj fruktoj.
-
2
|Amós 8:2|
Kaj Li diris:Kion vi vidas, Amos? Mi respondis:Korbon kun maturaj fruktoj. Tiam la Eternulo diris al mi:Venis la fino por Mia popolo Izrael; Mi ne plu indulgos gxin.
-
3
|Amós 8:3|
La kantoj de la palaco farigxos lamentoj en tiu tago, diras la Sinjoro, la Eternulo; estos multe da kadavroj; sur cxiu loko oni jxetos ilin silente.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7