-
-
Esperanto
-
-
5
|Amós 6:5|
kiuj tintas sur psalteroj, pensante, ke ili estas muzikistoj egalaj al David;
-
6
|Amós 6:6|
kiuj trinkas vinon el grandaj kalikoj, sxmiras sin per la plej bonaj oleajxoj, kaj ne zorgas pri la mizero de Jozef:
-
7
|Amós 6:7|
ili tial nun estos la unuaj, kiuj iros en forkaptitecon, kaj la gxojkriado de la dorlotigxantoj finigxos.
-
8
|Amós 6:8|
La Sinjoro, la Eternulo, jxuris per Si mem, diras la Eternulo, Dio Cebaot:Mi abomenas la fierecon de Jakob, kaj liajn palacojn Mi malamas; Mi transdonos la urbon kun cxio, kion gxi enhavas.
-
9
|Amós 6:9|
Kaj se dek homoj restos en unu domo, ili ankaux mortos.
-
10
|Amós 6:10|
Kaj prenos ilin ilia amiko aux kadavrobruliganto, por elporti la ostojn el la domo, kaj li diros al tiu, kiu estas cxe la domo:CXu estas ankoraux iu cxe vi? Kaj cxi tiu respondos:Neniu plu. Kaj tiu diros:Silentu, oni ne devas elparoli la nomon de la Eternulo.
-
11
|Amós 6:11|
CXar jen la Eternulo donas ordonon frapi la grandajn domojn per fendoj kaj la malgrandajn domojn per brecxoj.
-
12
|Amós 6:12|
CXu kuras cxevaloj sur roko? cxu oni povas plugi gxin per bovoj? Vi tamen faris la jugxon veneno, kaj la frukton de la vero vi faris vermuto.
-
13
|Amós 6:13|
Vi gxojas pro senvalorajxoj; vi diras:CXu ne per nia forto ni akiris al ni potencon?
-
14
|Amós 6:14|
Jen, diras la Eternulo, Dio Cebaot, Mi levos kontraux vin, ho domo de Izrael, nacion, kiu premos vin de HXamat gxis la torento de la stepo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7