-
-
Esperanto
-
-
5
|Amós 4:5|
Incensu lauxdoferon el fermentajxo, kriu pri memvolaj oferoj, auxdigu pri ili; cxar tion vi amas, ho Izraelidoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.
-
6
|Amós 4:6|
Tial Mi donis al vi purecon de la dentoj en cxiuj viaj urboj kaj mankon de pano en cxiuj viaj lokoj; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.
-
7
|Amós 4:7|
Mi ankaux rifuzis al vi la pluvon, kiam estis ankoraux tri monatoj antaux la rikolto; Mi donis pluvon super unu urbo, kaj super alia Mi ne donis pluvon; unu kampo estis pripluvata, kaj alia, ne pripluvita, elsekigxis.
-
8
|Amós 4:8|
Kaj du, tri urboj iris al unu urbo, pro trinki akvon, kaj ne povis trinki suficxe; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.
-
9
|Amós 4:9|
Mi frapis vin per brulsekigxo kaj velkigxo de la greno; viajn multajn gxardenojn, vinbergxardenojn, figarbojn, kaj olivarbojn formangxis rauxpoj; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.
-
10
|Amós 4:10|
Mi sendis sur vin peston sur la vojo al Egiptujo, Mi mortigis per glavo viajn junulojn kaj forkondukis viajn cxevalojn, kaj Mi levis la malbonodoron de via tendaro en viajn nazotruojn; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.
-
11
|Amós 4:11|
Mi faris inter vi renverson, kiel Dio renversis Sodomon kaj Gomoran, kaj vi farigxis kiel brulanta sxtipo, savita el brulo; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.
-
12
|Amós 4:12|
Tial tiele Mi agos kun vi plue, ho Izrael; kaj cxar Mi tiele agos kun vi, tial pretigu vin renkonte al via Dio, ho Izrael.
-
13
|Amós 4:13|
CXar Li estas Tiu, kiu faras montojn, kreas venton, diras al la homo, kion cxi tiu intencas; Li faras la cxielrugxon kaj la nebulon; Li iras sur la altajxoj de la tero; Lia nomo estas Eternulo, Dio Cebaot.
-
1
|Amós 5:1|
Auxskultu cxi tiun vorton, per kiu mi plorkantas pri vi, ho domo de Izrael.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7