-
-
Esperanto
-
-
6
|Amós 2:6|
Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Izrael kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili vendas virtulon pro argxento kaj malricxulon pro paro da sxuoj.
-
7
|Amós 2:7|
Ili premas la kapon de senhavuloj en la polvon de la tero, ili baras la vojon de humiluloj; filo kaj patro iras al unu knabino, por malhonori Mian sanktan nomon.
-
8
|Amós 2:8|
Sur garantidonitaj vestoj ili kusxas apud cxiu altaro, kaj vinon de punitoj ili trinkas en la domo de sia dio.
-
9
|Amós 2:9|
Kaj Mi ekstermis antaux ili la Amoridon, kiu estis alta kiel cedro kaj forta kiel kverko; Mi ekstermis liajn fruktojn supre kaj liajn radikojn malsupre.
-
10
|Amós 2:10|
Mi elkondukis vin el la lando Egipta kaj kondukis vin en la dezerto dum kvardek jaroj, por ke vi ekposedu la landon de la Amorido.
-
11
|Amós 2:11|
El viaj filoj Mi faris profetojn kaj el viaj junuloj konsekritojn; cxu ne estas tiel, ho filoj de Izrael? diras la Eternulo.
-
12
|Amós 2:12|
Sed vi trinkigis al la konsekritoj vinon, kaj al la profetoj vi ordonis:Ne profetu.
-
13
|Amós 2:13|
Jen Mi krakigos sub vi, kiel krakas veturilo, plenigita de garboj.
-
14
|Amós 2:14|
Ecx lertulo ne povos forkuri, fortulo ne povos ion fari per sia forto, kaj heroo ne povos savi sian vivon;
-
15
|Amós 2:15|
la arkpafistoj ne povos kontrauxstari, rapidpiedulo ne savigxos, kaj rajdanto ne savos sian vivon;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13