-
-
Esperanto
-
-
14
|Apocalipsis 16:14|
cxar ili estas spiritoj de demonoj, farantaj signojn; ili foriras al la regxoj de la tuta mondo, por kolekti ilin por la milito de la granda tago de Dio, la Plejpotenca.
-
15
|Apocalipsis 16:15|
(Jen mi venas kvazaux sxtelisto. Felicxa estas tiu, kiu viglas kaj konservas siajn vestojn, por ke li ne iru nuda, kaj oni ne vidu lian honton.)
-
16
|Apocalipsis 16:16|
Kaj oni kolektis ilin en lokon, nomatan en la Hebrea lingvo Har- Magedon.
-
17
|Apocalipsis 16:17|
Kaj la sepa angxelo elversxis sian pelvon sur la aeron; kaj eliris granda vocxo el la templo, for de la trono, dirante:Farigxis!
-
18
|Apocalipsis 16:18|
kaj okazis fulmoj kaj vocxoj kaj tondroj; kaj okazis granda tertremo tia, kia ne okazis de kiam homoj estigxis sur la tero, tiela tertremo, tiel granda.
-
19
|Apocalipsis 16:19|
Kaj la granda urbo disigxis en tri partojn, kaj la urboj de la nacioj falis; kaj Babel la granda estis memorata antaux Dio, por doni al gxi la pokalon de la vino de la furiozeco de Lia kolero.
-
20
|Apocalipsis 16:20|
Kaj cxiu insulo forflugis, kaj la montoj ne trovigxis.
-
21
|Apocalipsis 16:21|
Kaj granda hajlo, peza kvazaux po talanto, falis el la cxielo sur la homojn; kaj la homoj blasfemis Dion pro la plago de la hajlo; cxar gxia plago estas treege granda.
-
1
|Apocalipsis 17:1|
Kaj unu el la sep angxeloj, havantaj la sep pelvojn, venis kaj parolis kun mi, dirante:Venu cxi tien, mi montros al vi la jugxon de la granda malcxastistino, kiu sidas sur multaj akvoj;
-
2
|Apocalipsis 17:2|
kun kiu la regxoj de la tero malcxastis, kaj la logxantoj sur la tero ebriigxis per la vino de sxia malcxasteco.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3