-
-
Esperanto
-
-
8
|Apocalipsis 22:8|
Kaj mi, Johano, estis la auxdanto kaj la vidanto de cxi tio. Kaj kiam mi auxdis kaj vidis, mi falis, por adorklinigxi antaux la piedoj de la angxelo, kiu montris tion al mi.
-
9
|Apocalipsis 22:9|
Kaj li diris al mi:Gardu vin, ke vi tion ne faru; mi estas kunservisto kun vi kaj kun viaj fratoj, la profetoj, kaj kun la observantoj de la vortoj de cxi tiu libro; adorklinigxu al Dio.
-
10
|Apocalipsis 22:10|
Kaj li diris al mi:Ne sigelu la vortojn de la profetajxo de cxi tiu libro; cxar la tempo estas proksima.
-
11
|Apocalipsis 22:11|
La maljustulo ankoraux estu maljusta; kaj la malpurulo ankoraux estu malpura; kaj la justulo ankoraux faru juston; kaj la sanktulo ankoraux sanktigxu.
-
12
|Apocalipsis 22:12|
Jen mi rapide venos; kaj mia rekompenco estas kun mi, por repagi al cxiu laux lia faro.
-
13
|Apocalipsis 22:13|
Mi estas la Alfa kaj la Omega, la unua kaj la lasta, la komenco kaj la fino.
-
14
|Apocalipsis 22:14|
Felicxaj estas tiuj, kiuj lavas siajn robojn, por ke ili havu rajton sur la arbo de vivo, kaj ke ili eniru tra la pordegoj en la urbon.
-
15
|Apocalipsis 22:15|
Ekstere estas la hundoj kaj la sorcxistoj kaj la malcxastuloj kaj la mortigistoj kaj la idolanoj, kaj cxiu, kiu amas kaj faras mensogon.
-
16
|Apocalipsis 22:16|
Mi, Jesuo, sendis mian angxelon, por atesti al vi cxi tion por la eklezioj. Mi estas la markoto kaj ido de David, la hela, la matena stelo.
-
17
|Apocalipsis 22:17|
Kaj la Spirito kaj la fiancxino diras:Venu. Kaj la auxdanto diru:Venu. Kaj la soifanto venu; kiu volas, tiu prenu donace la akvon de vivo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5