-
-
Esperanto
-
-
15
|Apocalipsis 21:15|
Kaj mia kunparolanto havis mezurilon, oran vergon, por mezuri la urbon kaj gxiajn pordegojn kaj gxian muron.
-
16
|Apocalipsis 21:16|
Kaj la urbo staras kvadrate, kaj gxia longo estas tiom, kiom la largxo; kaj li mezuris la urbon per la vergo, dek du mil stadiojn; gxia longo kaj gxia largxo kaj gxia alto estas egalaj.
-
17
|Apocalipsis 21:17|
Kaj li mezuris gxian muron, cent kvardek kvar ulnojn, laux mezuro de homo, tio estas, de angxelo.
-
18
|Apocalipsis 21:18|
Kaj la strukturo de gxia muro estis jaspiso; kaj la urbo estis pura oro, simila al pura vitro.
-
19
|Apocalipsis 21:19|
La fundamentoj de la muro de la urbo estis ornamitaj per altvaloraj sxtonoj cxiuspecaj. La unua fundamento estis jaspiso; la dua, safiro; la tria, kalcedonio; la kvara, smeraldo;
-
20
|Apocalipsis 21:20|
la kvina, sardonikso; la sesa, sardio; la sepa, krizolito; la oka, berilo; la nauxa, topazo; la deka, krizopraso; la dek-unua, jacinto; la dek- dua, ametisto.
-
21
|Apocalipsis 21:21|
Kaj la dek du pordegoj estis dek du perloj, cxiu el la pordegoj estis el unu perlo; kaj la strato de la urbo estis pura oro, kvazaux travidebla vitro.
-
22
|Apocalipsis 21:22|
Kaj templon en gxi mi ne vidis; cxar Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, kaj la SXafido estas gxia templo.
-
23
|Apocalipsis 21:23|
Kaj la urbo ne bezonas la sunon, nek la lunon, por brili al gxi; cxar la gloro de Dio lumis al gxi, kaj gxia lampo estas la SXafido.
-
24
|Apocalipsis 21:24|
Kaj la nacioj promenos per gxia lumo; kaj la regxoj de la tero alportas en gxin sian gloron.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 6-8