-
-
Esperanto
-
-
25
|Apocalipsis 21:25|
Kaj gxiaj pordegoj tute ne estos fermitaj tage (cxar nokto ne ekzistos tie);
-
26
|Apocalipsis 21:26|
kaj ili alportos en gxin la gloron kaj la honoron de la nacioj;
-
27
|Apocalipsis 21:27|
kaj tute ne eniros en gxin io malpura, nek faranto de abomenindajxo kaj mensogo; sed nur la skribitaj en la libro de vivo de la SXafido.
-
1
|Apocalipsis 22:1|
Kaj li montris al mi riveron de akvo de vivo, helan kiel kristalo, elirantan el la trono de Dio kaj de la SXafido,
-
2
|Apocalipsis 22:2|
meze de gxia strato. Kaj cxe cxiu flanko de la rivero estis arbo de vivo, portanta dek du fruktojn, liveranta sian frukton cxiumonate; kaj la folioj de la arbo estis por la resanigo de la nacioj.
-
3
|Apocalipsis 22:3|
Kaj ne plu ekzistos malbeno; kaj en gxi estos la trono de Dio kaj de la SXafido; kaj Liaj servistoj Lin adoros;
-
4
|Apocalipsis 22:4|
kaj ili vidos Lian vizagxon; kaj Lia nomo estos sur ilia frunto.
-
5
|Apocalipsis 22:5|
Kaj nokto ne plu ekzistos; kaj ili ne bezonas lumon de lampo, nek lumon de suno; cxar Dio, la Sinjoro, lumos al ili; kaj ili regxos por cxiam kaj eterne.
-
6
|Apocalipsis 22:6|
Kaj li diris al mi:Tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj; kaj la Sinjoro, la Dio de la spiritoj de la profetoj, sendis Sian angxelon, por montri al Siaj servistoj tion, kio devas okazi baldaux.
-
7
|Apocalipsis 22:7|
Kaj jen mi rapide venos. Felicxa estas tiu, kiu observas la vortojn de la profetajxo de cxi tiu libro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 6-8