-
-
Esperanto
-
-
5
|Apocalipsis 21:5|
Kaj diris la Sidanto sur la trono:Vidu, Mi faras cxion nova. Kaj Li diris:Skribu, cxar tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj.
-
6
|Apocalipsis 21:6|
Kaj Li diris al mi:CXio farigxis. Mi estas la Alfa kaj la Omega, la komenco kaj la fino. Mi donos donace al la soifanto el la fonto de la akvo de vivo.
-
7
|Apocalipsis 21:7|
La venkanto heredos cxion; kaj Mi estos por li Dio, kaj li estos por Mi filo.
-
8
|Apocalipsis 21:8|
Sed por la timemaj kaj nekredemaj kaj abomenindaj kaj mortigistoj kaj malcxastuloj kaj sorcxistoj kaj idolanoj kaj cxiuj mensoguloj, ilia lotajxo estos en la lago, brulanta per fajro kaj sulfuro; tio estas la dua morto.
-
9
|Apocalipsis 21:9|
Kaj venis unu el la sep angxeloj, havantaj la sep pelvojn, plenajn de la sep finaj plagoj; kaj li parolis kun mi, dirante:Venu cxi tien, mi montros al vi la fiancxinon, la edzinon de la SXafido.
-
10
|Apocalipsis 21:10|
Kaj li forportis min en la Spirito sur monton, grandan kaj altan, kaj li montris al mi la sanktan urbon Jerusalem, malsuprenirantan el la cxielo for de Dio,
-
11
|Apocalipsis 21:11|
havantan la gloron de Dio; gxia lumo estis simila al sxtono plej altvalora, kvazaux jaspiso kristaleca;
-
12
|Apocalipsis 21:12|
kun muro granda kaj alta, kun dek du pordegoj, kaj apud la pordegoj dek du angxeloj; kaj nomoj surskribitaj, kiuj estas la nomoj de la dek du triboj de la Izraelidoj;
-
13
|Apocalipsis 21:13|
oriente estis tri pordegoj, kaj norde tri pordegoj, kaj sude tri pordegoj, kaj okcidente tri pordegoj.
-
14
|Apocalipsis 21:14|
Kaj la muro de la urbo havis dek du fundamentojn, kaj sur ili dek du nomojn de la dek du apostoloj de la SXafido.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 6-8