-
-
Esperanto
-
-
11
|Cantares 2:11|
CXar la vintro jam forpasis, La pluvo pasis kaj malaperis;
-
12
|Cantares 2:12|
La floroj jam estas sur la tero; La kantosezono jam alvenis, Kaj la vocxo de la turto jam auxdigxas en nia lando;
-
13
|Cantares 2:13|
La figarbo jam maturigas siajn fruktetojn, La vinbertrunkoj siajn vinberetojn, Kiuj jam bonodoras. Levigxu, mia amatino, mia belulino, kaj venu.
-
14
|Cantares 2:14|
Ho mia kolombino, en la krevajxoj de la roko, en la kasxejo de la rokkrutajxo, Montru al mi vian aspekton, auxdigu al mi vian vocxon; CXar via vocxo estas dolcxa, kaj via aspekto estas bela.
-
15
|Cantares 2:15|
Kaptu al ni la sxakalojn, la malgrandajn sxakalojn, La detruantojn de la vinbergxardenoj, Kiam niaj vinbergxardenoj burgxonas.
-
16
|Cantares 2:16|
Mia amato apartenas al mi, Kaj mi apartenas al li, Kiu pasxtas inter la rozoj.
-
17
|Cantares 2:17|
GXis la tago malvarmetigxos kaj la ombroj forkuros, Turnu vin, ho amato, similigxu al gazelo aux al cervo Sur la montoj de aromajxoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13