-
-
Esperanto
-
-
1
|Cantares 5:1|
Mi venis en mian gxardenon, mia fratino, mia fiancxino; Mi desxiris mian mirhon kaj miajn aromajxojn; Mi mangxis mian mielcxelaron, kiel ankaux mian mielon; Mi trinkis mian vinon, kiel ankaux mian lakton. Mangxu, ho miaj kamaradoj; Drinku kaj ebriigxu, ho miaj amikoj.
-
2
|Cantares 5:2|
Mi dormis, sed mia koro estis maldorma; Jen estas la vocxo de mia amato, jen li ekfrapas: Malfermu al mi, ho mia fratino, mia amatino, mia kolombino, mia virtulino; CXar mia kapo estas plena de roso, Miaj harbukloj de la gutoj de la nokto.
-
3
|Cantares 5:3|
Mi jam demetis mian hxitonon; kial mi gxin denove surmetu? Mi jam lavis miajn piedojn; kial mi ilin malpurigu?
-
4
|Cantares 5:4|
Mia amato etendis sian manon tra la truo, Kaj mia interno kompatis lin.
-
5
|Cantares 5:5|
Mi levigxis, por malfermi al mia amato; Kaj de miaj manoj gutis mirho, Kaj miaj fingroj estis malsekaj de mirha fluidajxo, Sur la riglilo de la seruro.
-
6
|Cantares 5:6|
Mi malfermis al mia amato; Sed mia amato forturnigxis kaj malaperis. Mia animo tremis, dum li parolis; Mi lin sercxis, sed mi lin ne trovis; Mi vokis lin, sed li ne respondis al mi.
-
7
|Cantares 5:7|
La gardistoj, kiuj cxirkauxas la urbon, renkontis min, Ili batis kaj vundis min; La gardistoj de la muroj deprenis de mi la kovrotukon.
-
8
|Cantares 5:8|
Mi jxurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, se vi renkontos mian amaton, Ho, kion vi diros al li? ke mi estas malsana de amo.
-
9
|Cantares 5:9|
Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj, Ho belulino inter virinoj? Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj, Ke vi tiele jxurligas nin?
-
10
|Cantares 5:10|
Mia amato estas blanka kaj rugxa, Distinginda inter dekmilo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Números 17-19