- 
			
				
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Cantares 4:1|
									Vi estas bela, mia amatino, vi estas bela;   Viaj okuloj estas kolombaj, malantaux via vualo.   Viaj haroj estas kiel aro da kaprinoj,   Deirantaj sur la deklivo de la monto Gilead.									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Cantares 4:2|
									Viaj dentoj estas kiel tondotaj sxafinoj,   Kiuj elvenas el la lavejo;   CXiuj estas en paroj,   Kaj ne mankas ecx unu el ili.									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Cantares 4:3|
									Viaj lipoj estas kiel rugxa fadeno,   Kaj via elparolado estas bela;   Kiel peco de granato, viaj vangoj aspektas  Malantaux via vualo.									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Cantares 4:4|
									Via kolo estas kiel la turo de David, kiu estas konstruita kiel armiltenejo;   Mil sxildoj pendas sur gxi,   CXiuj sxildoj de la potenculoj.									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Cantares 4:5|
									Viaj du mamoj estas kiel du cervidoj, gxemeloj de gazelino,   Kiuj sin pasxtas inter la rozoj.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Cantares 4:6|
									GXis la tago malvarmetigxos kaj la ombroj forkuros,   Mi foriros al la monto de mirho kaj al la altajxo de olibano.									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Cantares 4:7|
									Via tutajxo estas bela, mia amatino;   Vi ne havas difekton.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Cantares 4:8|
									Kun mi el Lebanon venu, ho mia fiancxino,   Kun mi el Lebanon;   Rigardu malsupren de la pinto de Amana,   De la pinto de Senir kaj HXermon,   El la kavernoj de la leonoj,   De la montoj de la leopardoj.									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Cantares 4:9|
									Vi kortusxis min, mia fratino, mia fiancxino;   Vi kortusxis min per unu ekrigardo de viaj okuloj,   Per unu cxeno de sur via kolo.									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Cantares 4:10|
									Kiel bela estas via amo, mia fratino, mia fiancxino!   Ho, kiom pli bona estas via amo, ol vino!   Kaj la bonodoro de viaj parfumajxoj estas pli bona, ol cxiaj aromajxoj!									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18