- 
			
				
- 
									
   Esperanto									 - 
									
									 
- 
									
									1
									 
									 
									|Cantares 7:1|
									Kiel belaj estas viaj pasxoj en sandaloj, ho filino de princo!   La svingado de viaj femuroj estas kiel cxenringoj,   Majstre ellaboritaj.									
									    
								 
- 
									
									2
									 
									 
									|Cantares 7:2|
									Via umbiliko estas kiel ronda pokalo,   Al kiu trinkajxo ne mankas;   Via ventro estas kiel amaso da tritiko cxirkauxita de rozoj;									
									    
								 
- 
									
									3
									 
									 
									|Cantares 7:3|
									Viaj du mamoj estas kiel du cervidoj,   GXemeloj de gazelino;									
									    
								 
- 
									
									4
									 
									 
									|Cantares 7:4|
									Via kolo estas kiel turo el eburo;   Viaj okuloj kiel la lagetoj en HXesxbon, cxe la pordego de Bat-Rabim;   Via nazo estas kiel la turo de Lebanon rigardanta Damaskon;									
									    
								 
- 
									
									5
									 
									 
									|Cantares 7:5|
									Via kapo sur vi estas kiel Karmel,   Kaj la harbukloj de via kapo kiel la purpura robo de la regxo, falde kunligita.									
									    
								 
- 
									
									6
									 
									 
									|Cantares 7:6|
									Kiel bela kaj kiel cxarma estas mia amatino inter la plezuroj!									
									    
								 
- 
									
									7
									 
									 
									|Cantares 7:7|
									Via staturo similas la palmotrunkon,   Kaj viaj mamoj la vinberarojn.									
									    
								 
- 
									
									8
									 
									 
									|Cantares 7:8|
									Mi diris:Mi suprengrimpos la palmotrunkon kaj tenigxos je gxiaj brancxoj;   Kaj viaj mamoj estu kiel la penikoj de la vinbertrunko,   Kaj la bonodoro de via nazo kiel la bonodoro de citronoj;									
									    
								 
- 
									
									9
									 
									 
									|Cantares 7:9|
									Kaj via palato kiel vino bongusta,   Kiu englitigxas cxarmege kaj glate,   Kiu paroligas la lipojn de la dormantoj.									
									    
								 
- 
									
									10
									 
									 
									|Cantares 7:10|
									Mi apartenas al mia amato,   Kaj li sin tiras al mi.									
									    
								 
 - 
									
 - 
				
Sugerencias
 

Haga clic para leer Juan 16-18