-
-
Esperanto
-
-
1
|Cantares 6:1|
Kien foriris via amato, Ho belulino inter virinoj? Kien forturnigxis via amato, Por ke ni lin sercxu kun vi?
-
2
|Cantares 6:2|
Mia amato iris en sian gxardenon, al la bedoj de aromajxoj, Por pasxti en la gxardenoj kaj kolekti rozojn.
-
3
|Cantares 6:3|
Mi apartenas al mia amato, kaj mia amato apartenas al mi; Tiu, kiu pasxtas inter la rozoj.
-
4
|Cantares 6:4|
Ho, mia amatino, vi estas bela kiel Tirca, Agrabla kiel Jerusalem, Terura kiel batalantaj tacxmentoj.
-
5
|Cantares 6:5|
Forturnu la okulojn for de mi, CXar ili venkas min. Viaj haroj estas kiel aro da kaprinoj, Deirantaj sur la deklivo de la monto Gilead.
-
6
|Cantares 6:6|
Viaj dentoj estas kiel aro da sxafinoj, Kiuj elvenas el la lavejo; CXiuj estas en paroj, Kaj ne mankas ecx unu el ili.
-
7
|Cantares 6:7|
Kiel peco de granato, viaj vangoj aspektas Malantaux via vualo.
-
8
|Cantares 6:8|
Da regxinoj ekzistas sesdek, kaj okdeko da kromvirinoj, Kaj la junulinoj estas sennombraj.
-
9
|Cantares 6:9|
Sed unu sola estas mia kolombino, mia virtulino; SXi estas la sola cxe sia patrino, La elektita de sia naskintino; La filinoj vidis sxin, kaj nomas sxin felicxulino; La regxinoj kaj la kromvirinoj lauxdas sxin, dirante:
-
10
|Cantares 6:10|
Kiu estas sxi, kiu aspektas kiel la matenrugxo, Bela kiel la luno, Hela kiel la suno, Terura kiel batalantaj tacxmentoj?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13