-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Deuteronomio 10:11|
Kaj la Eternulo diris al mi:Levigxu, ekvojiru antaux la popolo, por ke ili venu kaj ekposedu la landon, pri kiu Mi jxuris al iliaj patroj, ke Mi donos gxin al ili.
-
12
|Deuteronomio 10:12|
Kaj nun, Izrael, kion la Eternulo, via Dio, postulas de vi? nur ke vi timu la Eternulon, vian Dion, ke vi iru laux cxiuj Liaj vojoj, ke vi amu Lin, kaj ke vi servu al la Eternulo, via Dio, per via tuta koro kaj per via tuta animo;
-
13
|Deuteronomio 10:13|
ke vi observu la ordonojn de la Eternulo kaj Liajn legxojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaux, por ke estu bone al vi.
-
14
|Deuteronomio 10:14|
Jen al la Eternulo, via Dio, apartenas la cxielo kaj la cxielo de la cxieloj, la tero, kaj cxio, kio estas sur gxi;
-
15
|Deuteronomio 10:15|
tamen nur pri viaj patroj placxis al la Eternulo ekami ilin, kaj Li elektis vin, ilian idaron post ili, el cxiuj popoloj, kiel vi vidas nun.
-
16
|Deuteronomio 10:16|
Cirkumcidu do la prepucion de via koro, kaj ne estu plu malmolnukaj.
-
17
|Deuteronomio 10:17|
CXar la Eternulo, via Dio, estas Dio de dioj kaj Sinjoro de sinjoroj, la Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu ne atentas personojn kaj ne prenas subacxeton,
-
18
|Deuteronomio 10:18|
kaj kiu zorgas pri justeco por orfo kaj vidvino, kaj amas fremdulon, donante al li panon kaj veston.
-
19
|Deuteronomio 10:19|
Amu do la fremdulon; cxar fremduloj vi estis en la lando Egipta.
-
20
|Deuteronomio 10:20|
La Eternulon, vian Dion, timu; al Li servu kaj al Li algluigxu kaj per Lia nomo jxuru.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5