-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Deuteronomio 2:1|
Kaj ni turnis nin kaj elmovigxis en la dezerton en la direkto al la Rugxa Maro, kiel la Eternulo diris al mi; kaj ni cxirkauxiris la monton Seir dum longa tempo.
-
2
|Deuteronomio 2:2|
Kaj la Eternulo diris al mi jene:
-
3
|Deuteronomio 2:3|
Suficxe vi cxirkauxiris cxi tiun monton; turnu vin norden;
-
4
|Deuteronomio 2:4|
kaj al la popolo donu tian ordonon:Vi preteriros la limon de viaj fratoj la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, kaj ili timos vin; sed gardu vin forte.
-
5
|Deuteronomio 2:5|
Ne komencu batalon kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi el ilia lando ecx largxecon de plando; cxar al Esav Mi donis, kiel heredajxon, la monton Seir.
-
6
|Deuteronomio 2:6|
Mangxajxon acxetu de ili pro mono kaj mangxu; kaj ecx akvon acxetu de ili pro mono kaj trinku;
-
7
|Deuteronomio 2:7|
cxar la Eternulo, via Dio, benis vin en cxiu faro de viaj manoj; Li gvidis vian iradon tra cxi tiu granda dezerto; jen jam kvardek jarojn la Eternulo estas kun vi, kaj nenio mankis al vi.
-
8
|Deuteronomio 2:8|
Kaj ni preteriris flanke de niaj fratoj la Esavidoj, kiuj logxas sur Seir, flanke de la vojo stepa, de Elat kaj de Ecjon-Geber. Kaj ni turnis nin kaj iris laux la vojo al la dezerto de Moab.
-
9
|Deuteronomio 2:9|
Kaj la Eternulo diris al mi:Ne faru malamikajxon al Moab kaj ne komencu militon kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi heredajxon el ilia lando; cxar al la filoj de Lot Mi donis Aron kiel heredan posedajxon.
-
10
|Deuteronomio 2:10|
(La Emidoj antauxe logxis tie, popolo granda kaj grandnombra, kaj altkreska kiel la Anakidoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5