-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Deuteronomio 2:11|
Ankaux ilin oni kalkulis inter la Rafaidoj, kiel la Anakidojn; kaj la Moabidoj nomas ilin Emidoj.
-
12
|Deuteronomio 2:12|
Kaj sur Seir logxis antauxe la HXoridoj; sed la Esavidoj forpelis ilin kaj ekstermis ilin de antaux si kaj eklogxis sur ilia loko, kiel agis Izrael kun la lando de sia posedajxo, kiun la Eternulo donis al ili.)
-
13
|Deuteronomio 2:13|
Nun levigxu kaj transiru la valon Zared. Kaj ni transiris la valon Zared.
-
14
|Deuteronomio 2:14|
Kaj la tempo, dum kiu ni iris de Kadesx-Barnea, gxis ni transiris la valon Zared, estis tridek ok jaroj, gxis formortis el la tendaro la tuta generacio de militistoj, kiel jxuris al ili la Eternulo.
-
15
|Deuteronomio 2:15|
Kaj ankaux la mano de la Eternulo estis sur ili, por ekstermi ilin el inter la tendaro, gxis ili cxiuj formortis.
-
16
|Deuteronomio 2:16|
Kaj kiam formortis cxiuj militistoj el inter la popolo,
-
17
|Deuteronomio 2:17|
tiam la Eternulo ekparolis al mi, dirante:
-
18
|Deuteronomio 2:18|
Vi iras nun preter la limo de Moab, preter Ar,
-
19
|Deuteronomio 2:19|
kaj vi alproksimigxas al la Amonidoj; ne faru al ili malamikajxon kaj ne batalu kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi heredajxon el la lando de la Amonidoj; cxar al la filoj de Lot Mi donis gxin kiel heredan posedajxon.
-
20
|Deuteronomio 2:20|
(Kiel landon de Rafaidoj oni rigardas ankaux gxin; Rafaidoj logxis en gxi antauxe; kaj la Amonidoj nomas ilin Zamzumoj;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5