-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Deuteronomio 14:1|
Vi estas filoj de la Eternulo, via Dio:ne faru sur vi entrancxojn kaj ne faru senharajxon super viaj okuloj pro mortinto;
-
2
|Deuteronomio 14:2|
cxar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio, kaj vin la Eternulo elektis, ke vi estu Lia popolo propra, el cxiuj popoloj, kiuj estas sur la tero.
-
3
|Deuteronomio 14:3|
Nenian abomenajxon mangxu.
-
4
|Deuteronomio 14:4|
Jen estas la brutoj, kiujn vi povas mangxi:bovo, sxafo, kaj kapro,
-
5
|Deuteronomio 14:5|
cervo kaj gazelo kaj kapreolo kaj ibekso kaj antilopo kaj uro kaj tragelafo.
-
6
|Deuteronomio 14:6|
CXian bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distrancxan sulkon inter la du duonhufoj kaj kiu remacxas macxitajxon, tian el la brutoj vi povas mangxi.
-
7
|Deuteronomio 14:7|
Nur cxi tiujn ne mangxu el la remacxantaj macxitajxon kaj el la havantaj disfenditajn hufojn kun distrancxa sulko:la kamelon kaj la leporon kaj la hirakon; cxar ili remacxas macxitajxon, sed iliaj hufoj ne estas disfenditaj, malpuraj ili estas por vi;
-
8
|Deuteronomio 14:8|
kaj la porkon, cxar gxiaj hufoj estas disfenditaj, sed gxi ne remacxas macxitajxon, malpura gxi estas por vi; ilian viandon ne mangxu, kaj ilian kadavron ne ektusxu.
-
9
|Deuteronomio 14:9|
CXi tiujn vi povas mangxi el cxiuj bestoj, kiuj estas en la akvo:cxiujn, kiuj havas nagxilojn kaj skvamojn, vi povas mangxi;
-
10
|Deuteronomio 14:10|
sed cxiujn, kiuj ne havas nagxilojn kaj skvamojn, ne mangxu:malpura tio estas por vi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5