-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Deuteronomio 29:1|
Tio estas la vortoj de la interligo, kiun la Eternulo ordonis al Moseo fari kun la Izraelidoj en la lando de Moab, krom la interligo, kiun Li faris kun ili sur HXoreb.
-
2
|Deuteronomio 29:2|
Kaj Moseo vokis al cxiuj Izraelidoj, kaj diris al ili:Vi vidis cxion, kion faris la Eternulo antaux viaj okuloj en la lando Egipta al Faraono kaj al cxiuj liaj servantoj kaj al lia tuta lando,
-
3
|Deuteronomio 29:3|
tiujn grandajn provojn, kiujn vidis viaj okuloj, tiujn grandajn signojn kaj miraklojn.
-
4
|Deuteronomio 29:4|
Sed la Eternulo ne donis al vi koron, por kompreni, nek okulojn, por vidi, nek orelojn, por auxdi, gxis la nuna tago.
-
5
|Deuteronomio 29:5|
Kaj mi kondukis vin dum kvardek jaroj en la dezerto; ne sentauxgigxis viaj vestoj sur vi, kaj viaj sxuoj ne sentauxgigxis sur via piedo.
-
6
|Deuteronomio 29:6|
Panon vi ne mangxis, kaj vinon kaj ebriigajxojn vi ne trinkis; por ke vi sciu, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio.
-
7
|Deuteronomio 29:7|
Kaj vi venis al cxi tiu loko; kaj eliris Sihxon, regxo de HXesxbon, kaj Og, regxo de Basxan, kontraux nin milite, kaj ni venkobatis ilin;
-
8
|Deuteronomio 29:8|
kaj ni prenis ilian landon, kaj ni donis gxin kiel posedajxon al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al duono de la tribo de Manase.
-
9
|Deuteronomio 29:9|
Observu do la vortojn de cxi tiu interligo kaj plenumu ilin, por ke vi sukcesu en cxio, kion vi faros.
-
10
|Deuteronomio 29:10|
Vi cxiuj staras hodiaux antaux la Eternulo, via Dio; viaj estroj, viaj triboj, viaj plejagxuloj, kaj viaj oficistoj, cxiuj Izraelidoj;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 5-8