-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Deuteronomio 18:1|
Ne havos la pastroj Levidoj, la tuta tribo de Levi, parton kaj heredajxon kun Izrael:la fajroferojn de la Eternulo kaj Lian apartenajxon ili mangxados.
-
2
|Deuteronomio 18:2|
Heredajxon ili ne havos inter siaj fratoj:la Eternulo estas ilia heredajxo, kiel Li diris al ili.
-
3
|Deuteronomio 18:3|
Jen estas tio, kion devas doni al la pastroj la popolo, la oferbucxantoj de bovo aux sxafo:oni donu al la pastro la sxultron kaj la makzelojn kaj la stomakon;
-
4
|Deuteronomio 18:4|
la unuaajxon de via greno, de via mosto, kaj de via oleo, kaj la unuaajxon de la tonditajxo de viaj sxafoj donu al li.
-
5
|Deuteronomio 18:5|
CXar lin elektis la Eternulo, via Dio, el cxiuj viaj triboj, ke li staru kaj servu en la nomo de la Eternulo, li kaj liaj filoj en cxiu tempo.
-
6
|Deuteronomio 18:6|
Kaj se venos Levido el iu el viaj urboj, el la tuta Izrael, kie li logxas, kaj li venos pro la tuta deziro de sia animo al la loko, kiun elektos la Eternulo,
-
7
|Deuteronomio 18:7|
kaj li servos en la nomo de la Eternulo, lia Dio, kiel cxiuj liaj fratoj, la Levidoj, kiuj staras tie antaux la Eternulo:
-
8
|Deuteronomio 18:8|
tiam ili mangxu egalajn partojn, krom tio, kion donas al li la vendo de la patra havo.
-
9
|Deuteronomio 18:9|
Kiam vi venos en la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, tiam ne lernu fari ion similan al la abomenajxoj de tiuj popoloj:
-
10
|Deuteronomio 18:10|
ne devas trovigxi inter vi iu, kiu trairigas sian filon aux filinon tra fajro, auxguristo, antauxdiristo, magiisto, sorcxisto,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5