-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Deuteronomio 18:11|
nek subjxurigisto, nek elvokisto de spiritoj, nek signoklarigisto, nek esploristo de mortintoj;
-
12
|Deuteronomio 18:12|
cxar abomenajxo por la Eternulo estas cxiu, kiu faras tion, kaj pro tiuj abomenajxoj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaux vi.
-
13
|Deuteronomio 18:13|
Senmakula estu antaux la Eternulo, via Dio;
-
14
|Deuteronomio 18:14|
cxar tiuj popoloj, kiujn vi forpelas, auxskultas antauxdiristojn kaj auxguristojn; sed al vi ne tion donis la Eternulo, via Dio.
-
15
|Deuteronomio 18:15|
Profeton al via mezo, el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin auxskultu,
-
16
|Deuteronomio 18:16|
konforme al tio, kion vi petis de la Eternulo, via Dio, cxe HXoreb en la tago de la kunveno, dirante:Mi ne auxdu plu la vocxon de la Eternulo, mia Dio, kaj cxi tiun grandan fajron mi ne vidu plu, por ke mi ne mortu.
-
17
|Deuteronomio 18:17|
Kaj la Eternulo diris al mi:Bona estas tio, kion ili diris.
-
18
|Deuteronomio 18:18|
Profeton Mi starigos por ili el la mezo de iliaj fratoj, similan al vi; kaj Mi metos Miajn vortojn en lian busxon, kaj li parolos al ili cxion, kion Mi ordonos al li.
-
19
|Deuteronomio 18:19|
Kaj se iu homo ne auxskultos Miajn vortojn, kiujn li parolos en Mia nomo, tiun Mi punos.
-
20
|Deuteronomio 18:20|
Sed profeton, kiu arogos diri en Mia nomo ion, kion Mi ne ordonis al li diri, aux kiu parolos en la nomo de aliaj dioj, tiun profeton oni mortigu.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5