-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Deuteronomio 11:11|
La lando, en kiun vi transiras, por ekposedi gxin, estas lando kun montoj kaj valoj; de la pluvo cxiela gxi trinkas akvon;
-
12
|Deuteronomio 11:12|
lando, pri kiu zorgas la Eternulo, via Dio; cxiam la okuloj de la Eternulo, via Dio, estas sur gxi, de la komenco de la jaro gxis la fino de la jaro.
-
13
|Deuteronomio 11:13|
Kaj se vi obeos Miajn ordonojn, kiujn Mi ordonas al vi hodiaux, amante la Eternulon, vian Dion, kaj servante al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo:
-
14
|Deuteronomio 11:14|
tiam Mi donos al via lando pluvon gxiatempe, fruan kaj malfruan; kaj vi kolektos vian grenon kaj vian moston kaj vian oleon.
-
15
|Deuteronomio 11:15|
Kaj Mi donos herbon sur via kampo por via bruto; kaj vi mangxos kaj estos sata.
-
16
|Deuteronomio 11:16|
Gardu vin, ke ne forlogigxu via koro, kaj ke vi ne forflankigxu, kaj ke vi ne servu al aliaj dioj kaj ne klinigxu antaux ili.
-
17
|Deuteronomio 11:17|
Alie ekflamos kontraux vi la kolero de la Eternulo, kaj Li sxlosos la cxielon, kaj ne estos pluvo, kaj la tero ne donos siajn produktajxojn, kaj vi rapide forpereos el la bona lando, kiun la Eternulo donas al vi.
-
18
|Deuteronomio 11:18|
Metu do cxi tiujn miajn vortojn en vian koron kaj en vian animon, kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigajxo inter viaj okuloj.
-
19
|Deuteronomio 11:19|
Kaj instruu ilin al viaj filoj, parolante pri ili, kiam vi sidos en via domo kaj kiam vi iros sur la vojo kaj kiam vi kusxigxos kaj kiam vi levigxos;
-
20
|Deuteronomio 11:20|
kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3