-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Deuteronomio 12:21|
Se estos malproksima de vi tiu loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por meti tien Sian nomon, tiam bucxu el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, kiujn la Eternulo donis al vi, kiel mi ordonis al vi, kaj mangxu en viaj urboj laux la tuta deziro de via animo.
-
22
|Deuteronomio 12:22|
Sed mangxu tion tiel, kiel oni mangxas gazelon kaj cervon; malpurulo kaj purulo egale povas tion mangxi.
-
23
|Deuteronomio 12:23|
Nur detenu vin, ke vi ne mangxu la sangon; cxar la sango estas la animo, kaj vi ne devas mangxi la animon kun la viando;
-
24
|Deuteronomio 12:24|
ne mangxu gxin, sur la teron elversxu gxin, kiel akvon;
-
25
|Deuteronomio 12:25|
ne mangxu gxin, por ke estu bone al vi kaj al viaj idoj post vi, se vi faros placxantajxon antaux la okuloj de la Eternulo.
-
26
|Deuteronomio 12:26|
Sed viajn sanktajxojn, kiujn vi havos, kaj viajn promesitajxojn portu, kaj venu sur la lokon, kiun elektos la Eternulo.
-
27
|Deuteronomio 12:27|
Kaj oferfaru viajn bruloferojn, la viandon kaj la sangon, sur la altaro de la Eternulo, via Dio; sed la sango de viaj bucxoferoj estu elversxata sur la altaron de la Eternulo, via Dio, kaj la viandon vi povas mangxi.
-
28
|Deuteronomio 12:28|
Observu kaj obeu cxiujn cxi tiujn vortojn, kiujn mi ordonas al vi, por ke estu bone al vi kaj al viaj idoj post vi eterne, se vi faros tion, kio estas bona kaj placxa antaux la okuloj de la Eternulo, via Dio.
-
29
|Deuteronomio 12:29|
Kiam la Eternulo, via Dio, ekstermos de antaux vi la popolojn, al kiuj vi iras, por forpeli ilin, kaj vi forpelos ilin kaj eklogxos en ilia lando:
-
30
|Deuteronomio 12:30|
tiam gardu vin, ke vi ne enretigxu per ili, post kiam ili estos ekstermitaj de antaux vi, kaj ke vi ne sercxu iliajn diojn, dirante:Kiel cxi tiuj popoloj servis al siaj dioj, tiel mi ankaux faros.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5