-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Deuteronomio 15:11|
CXar ne mankos malricxuloj en la lando, tial mi ordonas al vi jene:malfermu vian manon al via frato, al via senhavulo, kaj al via malricxulo en via lando.
-
12
|Deuteronomio 15:12|
Se vendos sin al vi via frato, Hebreo aux Hebreino, li servu vin dum ses jaroj, sed en la sepa jaro forsendu lin de vi en libereco.
-
13
|Deuteronomio 15:13|
Kaj kiam vi forsendos lin de vi en libereco, ne forsendu lin kun malplenaj manoj;
-
14
|Deuteronomio 15:14|
sed havigu al li iom el viaj brutoj kaj el via garbejo kaj el via vinpremejo; per kio benis vin la Eternulo, via Dio, tion donu al li.
-
15
|Deuteronomio 15:15|
Memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio, liberigis vin; tial mi ordonas al vi tion hodiaux.
-
16
|Deuteronomio 15:16|
Kaj se li diros al vi:Mi ne foriros de vi, cxar mi amas vin kaj vian domon-cxar estas al li bone cxe vi:
-
17
|Deuteronomio 15:17|
tiam prenu alenon kaj enpiku en lian orelon kaj en la pordon, kaj li estos sklavo al vi por cxiam. Ankaux kun via sklavino agu tiel.
-
18
|Deuteronomio 15:18|
Tio ne sxajnu al vi malfacila, kiam vi forsendos lin de vi en libereco; cxar duoblan pagon de dungito li perlaboris cxe vi dum ses jaroj; kaj la Eternulo, via Dio, benos vin en cxio, kion vi faros.
-
19
|Deuteronomio 15:19|
CXiun virseksan unuenaskiton, kiu naskigxos al viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, dedicxu al la Eternulo, via Dio; ne laboru per la unuenaskito de via bovo, kaj ne tondu la unuenaskiton de via sxafo.
-
20
|Deuteronomio 15:20|
Antaux la Eternulo, via Dio, mangxu gxin cxiujare, sur la loko, kiun elektos la Eternulo, vi kaj via familio;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Amós 5-9